Carl VAUGOIN (naskiĝinta la 8-an de julio 1873 en Vieno, mortinta la 10-an de junio 1949 en Krems) estis aŭstra politikisto.

Carl Vaugoin
Persona informo
Carl Vaugoin
Naskiĝo 8-an de julio 1873 (1873-07-08)
en Vieno
Morto 10-an de junio 1949 (1949-06-10) (75-jaraĝa)
en Krems
Tombo tombejo Hietzing en Vieno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Kristansociala partioPatria Fronto vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo politika redakti

La oficiro kaj membro de la Kristansociala partio (CP) estis deputito de la parlamento de 1920-33. Kune kun Ignaz Seipel li reprezentis la konservativan vienan branĉon ene de la partio.

Kiel ministro pri la defendo de la lando (1921; 1922-33) li kreis la aŭstrian armeon Bundesheer. De septembro 1929 ĝis septembro 1930 li estis vickanceliero, de septembro ĝis decembro de 1930 kanceliero.

En 1930 li transprenis de Seipel la oficon de nacia partiestro (ĝis 1934).

Internigo kaj izoligo redakti

Post Anschluss, la perforta nuligo de Aŭstrio, li unue estis arestita kaj poste (ekde 1939) transloĝigita en Turingion.

Literaturo redakti

  • Ludwig Jedlicka: Ein Heer im Schatten der Parteien, 1955
  • Anton Staudinger: C. Vaugoins Bemühungen um Suprematie der Christlichsozialen in Österreich 1930-32, Dissertation, Wien 1965
  • Friedrich Weissensteiner kaj Erika Weinzierl (eld.): Die österreichischen Bundeskanzler, 1983

Eksteraj ligiloj redakti