Carlo PASSAGLIA [karlo pasalja] (naskiĝis la 12an de majo 1812 en Lucca (Luka, Toskanio, Italio) kaj mortis la 12an de marto 1887) estis itala teologo, estimita kaj konsultita de papo Pio la 9-a, kaj aktivanto inter la klerularo favore al la unuiĝo de Italio kaj publike konsilante al papo la forlason de la Tera Potenco, nome de la suvereneco sur la «Ŝtato de la Eklezio».

Carlo Passaglia
Persona informo
Carlo Passaglia
Naskiĝo 2-an de majo 1812 (1812-05-02)
en Luko
Morto 12-an de marto 1887 (1887-03-12) (74-jaraĝa)
en Torino
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Profesio
Okupo teologo • presbitero • universitata instruisto • politikisto vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Dekomence li eniris en la Societon de Jesuo, fariĝis elstara reprezentanto de la filozofia fluo novtomisma, ĉiam tamen malferma al la novaj filozofiaj novaĵoj. Li profesoris pri teologio ĉe la «Sapienza», universitato de Romo, sekve ĉe la Pontifika Gregoria Universitato. Pro la instituigo de la Roma Respubliko (1849) li estis devigita forlasi la katedron kaj Romon kaj tiam li profitis por vojaĝi tra diversaj eŭropaj landoj. Reveninte al Romo, li estis inter la teologoj plej aŭskultitaj de Pio la 9-a, tiam plene ensorbita en la preparo de la formulo de la dogmo de Senmakula Koncipiĝo.

Kvankam alte ŝatata ĉe la vertoj de la Societo de Jesuo, li sin trovis en kontrasta pozicio rilate nedogmajn sed gravegan situaciojn (kaj netute konitajn ĝis nun) kun siaj superuloj: tiam li petis eksiĝi el la ordeno kaj obtenis de la papo la sekularigon kaj la katedron pri filozofio ĉe la Roma universitato (1859), alproksimiĝis al la medio de liberala katolikismo, kun la espero povi plenumi rolon de paciganto inter la malsamaj politikoj kaj obstinaj kontraŭuloj, la papo kaj la itala registaro.

Tamen la breĉo por perado fariĝis pli kaj pli malvasta, pro la pozicioj senkompromisemaj de ambaŭ konfliktantoj, Passaglia, vidata kun kontraŭemo ĉe la ekleziaj aŭtoritatuloj de Romo, translokiĝis al Torino, kie al li estis asignita, zorge de Camillo Benso di Cavour, tiama ĉefministro, la katedron pri morala filozofio (liaj anonimaj publikigaĵoj subportis la subskribon de Ernesto Filalete), kaj sin dediĉis al la disvastigo, inter la kleruloj, de siaj ideoj kontraŭ la Tera Povo de la papado. Agadis tiusence per la semajna periodaĵo «Il Mediatore» (La Peranto) kaj ĉiutagaĵo «La Pace» (La Paco).

Li fondis ankaŭ eklezian societon, privata unuiĝo de sacerdotoj fremde inklinanta rilate dependecon el la eklezia hierarkio, kiu tamen sukcesis altiri nur malmultajn pro la evidenta kontraŭeco al la politika ĉeftrajto adoptita de la Papo.

La iniciato plej signifa inter tiuj entreprenitaj de li elstaras la kolekto de subskriboj por peticio al la Papo por ke li mem rezignu al la Tera Povo. Spite la rikolto de 10.000 subskribintoj, la alvoko ne havis konsekvencojn, kaŭzis, male, atakojn de la gazetaro inspirita de la senkompromisemaj katolikoj kiuj provis unuecigi la katolikan fronton sur la poziciojn de la Sankta Sidejo. Nature, la kontraŭklerikala gazetaro, kvankam ne partoprenante en la ideoj de la kompromiso, akuzis la katolikan hierarkion pri subpremo de la pastroj. Kelkaj el tiuj ĉi trafis kontrastojn kun siaj episkopoj.

Li konservis kaj defendis la katolikan kredon (li ekzemple malmuntis la kontraŭkristanajn tezojn de la Vivo de Jesuo de Ernesto Renan), sed li tamen kritikis la Syllabus (Listo «de eraroj», publika instruaĵo de Pio la 9-a). Se en Torino al li estis malpermesite mescelebri kaj klerike vesti, tion li povis en multaj diocezoj: li ekpredikis en Milano en la preĝejo Sankta Karlo, kie tamen ne povis predikis la duan fojon pro malpermeso de la lokaj superaj ekleziuloj. Li estis ankaŭ elektita deputito de la itala parlamento.

Amikoj, pastroj, episkopoj kaj laikuloj, senĉese engaĝiĝis por ke li pardonpetu pri manko de obeo al la ekleziaj superuloj: li tion faris nur en la proksimeco de la morto.

La subskriboj al la alvoko de Passaglia, kvankam anticipinte tion kio fakte poste okazintus kaj la hodiaŭan komunan kontentigon, flanke de la katolikaro, pro la liberigo el ŝarĝo de Tera Povo - rilate tio oni vidu la deklarojn, interalie, de la papo Paŭlo la 6-a - , havis limon, jenan: tiu de la neprospektado pri la maniero, jure valida, protekti kaj defendi la sendependecon de la papado. La problemo iom post iom klariĝis kaj solviĝis nur per la Lateranaj Traktatoj en 1929. Tiu estis la limo ankaŭ por aliaj ‘liberalaj’ katolikoj kiel Alessandro Manzoni, Massimo d’Azeglio..., kaj de aliaj katolikaj movadanoj.

Bibliografio redakti

  • P. D'Ercole, Carlo Passaglia: cenno biografico e ricordo, Torino 1888
  • M. Guasco, Storia del clero in Italia dall'Ottocento a oggi, Bari 1997, pp. 68-72
  • Eciclopedia Treccani, ĉe la koncerna voĉo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti