Carlos Castillo

Gvatemala militisto kaj politikisto
(Alidirektita el Carlos Castillo Armas)

Carlos CASTILLO Armas (Santa Lucía Cotzumalguapa, 4-a de novembro de 1914 - Gvatemalurbo, 26-a de julio de 1957), estis militisto kaj politikisto de Gvatemala. Li estis prezidento de Gvatemalo el 8-a de julio de 1954 ĝis sia murdo en julio de 1957. Li kunlaboris por la elpostenigo de la iama diktatoro Jorge Ubico Castañeda, sed post kelkaj komplotoj, kiam la ĵus elektita prezidento Jacobo Arbenz ekplanis maldekstran politikon kaj agraran reformon, li konspiris kun la kontraŭrevolucia movado de 1954, apogata kaj inspirata de la ŝtata agentejo de la CIA de Usono, kiu organizis puĉon kontraŭ Arbenz. Post la puĉo Castillo Armas estis la nova diktatoro kaj nuligis la projektojn de agrara reformo.

Carlos Castillo
Persona informo
Carlos Castillo Armas
Naskonomo Carlos Alberto Castillo Armas
Naskiĝo 4-an de novembro 1914 (1914-11-04)
en Santa Lucía Cotzumalguapa
Morto 26-an de julio 1957 (1957-07-26) (42-jaraĝa)
en Gvatemalurbo
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Guatemala City General Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Gvatemalo vd
Alma mater Escuela Politécnica (Guatemala) vd
Partio National Liberation Movement vd
Subskribo Carlos Castillo
Familio
Edz(in)o Odilia Palomo Paíz vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr