Carlos Spínola

hispana fizikisto kaj Esperantisto
(Alidirektita el Carlos González Spínola)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Carlos González Spínola (1950, Puebla de la Calzada (Provinco Badajoz)) estas hispana fizikisto kaj doktoro-inĝeniero pri Komputikaj Sciencoj. Habilitiĝis kiel Profesoro de la Universitato de Malago (Hispanio) ekde 1988, kaj kunfondinto de la Informadikaj Studoj en tiu universitato, kie li instruis kaj estris esplorajn projektojn kune kun industriaj entreprenoj, inter kiuj menciindas: Fujitsu, Acerinox, Columbus Stainles Ltd. en Sudafriko ktp. Ankaŭ publikigis multajn artikolojn en la ĉefaj kongresoj kaj revuoj de IEEE (“Institute of Electrical and Electronic Engineering”): “Instrumentation and Measurement Technology Conf.”, “Int. Cf. on Imaging Systems and Technics”, “on Computational Intelligence”, “on Engineering Applications of Neural Networks” inter aliaj.

Carlos Spínola
Spínola (maldekstre) kun del Barrio kaj Arquillos dum la 78-a Hispana Kongreso de Esperanto.
Spínola (maldekstre) kun del Barrio kaj Arquillos dum la 78-a Hispana Kongreso de Esperanto.
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (74-jaraĝa)
en Puebla de la Calzada
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo fizikistokomputosciencistoesperantisto
vdr
Carlos Spínola.

Nuntempe li estas honora profesoro en la Elektronika Sekcio de la Malaga Universitato. Ekde sia universitata studenta periodo pri fiziko li ĉiam interesiĝas pri astronomio kaj spaca esplorado. Li estas membro de la Planeda Societo (Planetary Society), fondita de Carl Sagan, de la Marsa Societo, kaj de la estrar-komisiono de la Malaga Astronomia Asocio, kie li kunlaboras, kaj prelegas pri diversaj astronomiaj aferoj.

Li esperantistiĝis en 2013, kaj poste atingis la nivelon C1. Ankaŭ Esperante li prelegis pri astronomiaj temoj. Jam en 2014 en Herzberg li prezentis la Projekton “Gaia” de ESA. En la Trilanda Kongreso en Indonezio, en la ILEI-Kongreso en Madrido, en KAEST-2018- kaj en la IFEF-2019-kongresoj li prelegis pri aktualaj, interesvekaj astronomiaj temoj.

Li estis prezidanto de la LKK de la 78-a Hispana Kongreso de Esperanto, kaj membro de la LKK de la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto.

Verkoj redakti