78-a Hispana Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 78-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Malago, Andaluzio, el 1a ĝis la 5a de majo de 2019 . Ĝi parte koincidis kun la 71-a kongreso de IFEF (3a - 9a de majo 2019) kaj kun la 21-a kongreso de la Andaluzia Esperanto Unuiĝo.[1] La kongresejo estis la konstruaĵo Casa Diocesana (Dioceza Domo) kaj la prezidanto de la LKK estis Carlos Spínola. Entute aliĝis al la kongresoj 171 aliĝintoj[2], inter kiuj indas mencii la ĉeeston de Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de L. L. Zamenhof, kiu unuafoje ĉeestis Esperanto-renkontiĝon aparte de UK.

78-a Hispana Kongreso de Esperanto en Malago.
Spínola, del Barrio kaj Arquillos dum bonveniga programero

"La lingva situacio en Eŭropo" estis la gvida temo de la renkonto, kiu okazis preskaŭ koincide kun la kampanja periodo por la Eŭropa Parlamento kaj kelkajn semajnojn post la (planita, ne ĝistiam okazinta) eliro de Britio el la Eŭropa Unio. Oni programis prelegojn kaj debatojn, kun partopreno interalie de Seán Ó Riain (prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio), Federico Gobbo, Katalin Kovats kaj José María Rodríguez Hernández inter aliaj spertuloj. Krom tiu ĉeftemo, oni plenumis tre riĉan kulturan aktivadon: muzikon, prelegojn kaj teatron. Aparte de grupoj kaj ensembloj reprezentantaj la lokan kulturon, koncertis Grazia Barboni, Kajto kaj Saŝa Pilipoviĉ, kaj Miguel Fernández respondecis pri muzika, teatra kaj poezia programeroj.

La kulturo, loka kaj esperanta, havis gravan rolon. Oni konatiĝis kun la urbo Malago, pere de diversaj kulturaj kaj turismaj ekskursoj, dum la Hispana Kongreso kaj dum la tuta semajno. Oni vizitis ankaŭ aliajn proksimajn urboj, ege interesajn el arkitektura kaj historia vidpunkto, kiel Granado (Granada), Kordovo (Córdoba), Antekero (Antequera), Arundo (Ronda), kaj eĉ oni vizitis la nordan Marokon kiel postkongresa ekskurso.[3]

Notoj redakti

  1. La 78a Hispana Kongreso de Esperanto Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio. Alirita la 8an de majo 2019.
  2. Aliĝintoj al la Triopa Kongreso: Fervojista, Hispana, Andaluza Arkivigite je 2019-05-08 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Andaluza Esperanto-Unuiĝo. Alirita la 8an de majo 2019.
  3. Ekskursoj Arkivigite je 2019-05-08 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Andaluza Esperanto-Unuiĝo. Alirita la 8an de majo 2019.