Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cavaillon (stacidomo).

Cavaillon (okcitanlingve Cavalhon) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Vaucluse kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Fine de 2021 en la komunumo vivis 25 923 loĝantoj, kiuj nomiĝas Cavaillonnais.

Cavaillon
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Vaucluse
Arondismento Apt
Kantono Cavaillon (ĉefurbo)
INSEE kodo 84035 [+]
Poŝtkodo 84300
Kodo laŭ INSEE 84035
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Maurice Giro
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 25 923  (2021) [+]
Loĝdenso 564 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 50′ N, 5° 2′ O (mapo)43.8366666666675.0372222222222Koordinatoj: 43° 50′ N, 5° 2′ O (mapo)
Alto De 49 al 200 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 45,96 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Cavaillon (Vaucluse)
Cavaillon (Vaucluse)
DEC
Cavaillon
Cavaillon
Situo de Cavaillon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cavaillon [+]
vdr

Cavaillon estas la tradicia « ĉefurbo » de la samnoma melono, kvankam plejmulto el la melonoj estas hodiaŭ produktitaj ekster tiu malgranda urbo.

Geografio redakti

Cavaillon situas en la valo de la rivero Durance, je la bazo de la monteto Saint-Jacques kaj proksime al la montĉeno Alpilles sudokcidente.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

La nomo de Cavaillon devenas de la tribo de la Kavaroj (franclingve Cavares), kiu enloĝiĝis sur la monteto Saint-Jacques ekde prahistorio.

Je la romia periodo, la urbo situis ĉe la Via Domitia, kaj do forte disvolviĝis.

Antaŭ la franca revolucio kaj la anekso de la papaj ŝtatoj fare de Francio, Cavaillon estis unu el la kvar urboj (kune kun Carpentras, Avignon kaj L'Isle-sur-la-Sorgue) kun unu « carrière » (tio estas kvartalo rezervita fare de la Papo por la Judoj, kaj ŝlosita nokte).

Vidindaĵoj redakti

Cavaillon estas arkeologie riĉa : ĝi entenas la enirejon de malnova romia termobanejo, kies arkoj estas hodiaŭ videblaj sur la ĉefplaco de la urbo.

En Cavaillon stariĝas cetere rimarkinda malnova katedralo, kaj sinagogo de la 18-a jarcento. Ekzistas kolora kaj vivema vendoplaco.

Lokaj famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti