Ce que le jour doit à la nuit (filmo)

Ce que le jour doit à la nuit (Tio kion la tago ŝuldas al la nokto) estas franca romantika drama filmo de 2012 bazita sur la romano samnoma de la alĝera verkisto Yasmina Khadra. Ĝi estis reĝisorita kaj produktorita de Alexandre Arcady, kiu ankaŭ verkis la scenaron kun Blandine Stintzy kaj Daniel Saint-Hamont.[1]

Ce que le jour doit à la nuit
filmo
Originala titolo Ce que le jour doit à la nuit
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2012
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Alexandre Arcady
Scenaro Alexandre Arcady • Yasmina Khadra
Muziko de Armand Amar
Rolantoj Anne Consigny • Anne Parillaud • Fu'ad Aït Aattou • Jean-François Poron • Marine Vacth • Matthias Van Khache • Matthieu Boujenah • Mohamed Fellag • Nicolas Giraud • Nora Arnezeder • Olivier Barthélémy • Vincent Perez • Jacques Frantz • Salim Kechiouche • Stefan Godin
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Juna knabo Younès/Jonas devas forlasi kun sia familio la kamparanan vivon por iri al urbo Orano kie la patro devas lasi ilin ĉe sia frato Mohamed, riĉa farmaciisto edzo de katolika Madeleine. Poste tiu nova familio devas translokiĝi al alia urbo, Rio Salado, loĝata ĉefe de hispandevenaj nigrapieduloj. Tie Jonas amikiĝas kaj kreskiĝas kun amikaro. Jam juna studento li amoras kun bela eks-edzino, por scii poste, ke ŝi estas la patrino de lia amatino, kiun li konis knabe, poste perdis kaj poste rerenkontis. Tio okazigas komplikaĵojn ĉe la amikaj kaj amaferaj rilatoj de la amikaro. La komplikaĵoj plie komplikiĝas je la eksplodo de la Alĝeria milito de sendependigo post diversaj montroj de fitraktado al araboj fare de eŭropanoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Fu'ad Aït Aattou kiel Younès/Jonas
  • Nora Arnezeder kiel Émilie Cazenave
  • Anne Parillaud kiel Madame Cazenave
  • Vincent Pérez kiel Juan Rucillio
  • Fellag kiel Mohamed
  • Anne Consigny kiel Madeleine
  • Nicolas Giraud kiel Fabrice
  • Matthias Van Khache kiel Simon/matura Michel (filo de Simon)
  • Olivier Barthélémy kiel Jean-Christophe
  • Matthieu Boujenah kiel André (Dédé)
  • Marine Vacth kiel Isabelle Rucillio (matura)
  • Salim Kechiouche kiel Djelloul
  • Iyad Bouchi kiel Younes (knabo)
  • Jean-François Poron kiel Younes (70-jaraĝa)
  • Tayeb Belmihoub kiel Issa

Referencoj redakti

  1. "What the Day Owes the Night". UK Jewish Film. Alirita la 29an de Aŭgusto 2021.

Eksteraj ligiloj redakti