Nora ARNEZEDER (naskiĝis en Parizo la 30-an de novembro 1988, estas franca aktorino kaj kantistino. Ŝia patro, aŭstro, kaj ŝia patrino, egiptia judino,[1], renkontiĝis en Balio. En aĝo de 2 jaroj, ŝi forlasis Parizon kun siaj gepatroj por vivi en Aix-en-Provence. En la aĝo de 15 jaroj ŝi forlasis Francion, por unu jaron vivi en Balio.

Nora Arnezeder
Persona informo
Nora Arnezeder
Naskonomo Nora Uriella Marie Arnezeder
Naskiĝo la  30-an de novembro 1988(nun 1988-11-30) (35‑jara)
en Parizo, Francio
Etno aŝkenazoSefardojMizraĥojaŭstroj vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Cours Florent vd
Subskribo Nora Arnezeder
Profesio
Okupo aktorokantisto • filmaktoro • televida aktoro • modelo vd
Aktiva dum 2006– vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Pluaj premioj 2009 - plej bona nova aktorino de la jaro – festivalo Femmes en Or de Courchevel

2009 - premio Lumière (plej bona nova aktorino) por Faubourg 36

2009 - trofeo Jeunes Talents ("junaj talentoj")

2009 - premio Etoile d’or ("ora stelo", plej bona nova aktorino) por Faubourg 36

vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post reveno al Parizo, ŝi prenis kursojn pri dancado kaj kantado en la Akademio Internacia de Dancado kaj Teatro en Cabriès en la sudfrancia departemento Bouches-du-Rhône, kun Myrtille Buttner. Post pluraj staĝoj pri komediado en la aktora lernejo Cours Florent en Parizo, ŝi aperis en la fantasta filmo Les Deux mondes ("la du mondoj") de Daniel Cohen (2007) kaj en la televidaj serioj R.I.S. Police Scientifique kaj Commissaire Valence.

En 2008, ŝi havis sian unuan grandan rolon en la muzika kineja filmo Faubourg 36 de Christophe Barratier, kie ŝi ankaŭ elstaris kiel soloa kantistino. En 2009, Nora Arnezeder iĝis la ina personigo de la parfumo Idylle de la firmao Guerlain kaj en filmeta varbaĵo kantis sian interpreton de la kanzono Singin' in the Rain[2],[3]. Ŝi krome preparis kanzonan albumon kaj estis la voĉo de Katia en la animacia filmo Louis la Chance.

Filmoj redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Nora Arnezeder ĉe Interreta filma datumbazo (angle)