Yasmina Khadra

Alĝeria verkisto

Yasmina Khadra (arabe ياسمينة خضراء, laŭvorte signife "verda jasmeno"), aŭ en Esperanto Jasmina Ĥadra, estas la plumonomo de la verkisto de Alĝerio nome Mohammed Mulesehul (arabe محمد مولسهول, 10a de Januaro, 1955, en Kénadsa, Provinco Beŝar, Alĝerio).

Yasmina Khadra
Persona informo
محمد مولسهول
Naskiĝo 10-an de januaro 1955 (1955-01-10) (69-jaraĝa)
en Kenadsa
Lingvoj franca vd
Loĝloko Aix-en-Provence vd
Ŝtataneco Alĝerio vd
Subskribo Yasmina Khadra
Profesio
Okupo verkistomilitisto vd
Aktiva dum 1984– vd
Verkado
Verkoj Q55598667 ❦
The Swallows of Kabul ❦
Q3202540 ❦
What the Day Owes the Night ❦
The African Equation ❦
Q18747259 ❦
Q22248325 ❦
Q72011958 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mulesehul, oficiro en la Alĝeria Armeo, adoptis la nomon de sia edzino kiel pseŭdonimo por eviti la militistan cenzuron. Spite la publikigon de multaj sukcesaj romanoj en Alĝerio, Mulesehul malkaŝis sian veran identecon nur en 2001 post forlasi la armeon kaj translokiĝi al Francio. Anonimeco estis la nura vojo por survivi kaj eviti cenzuron dum la Alĝeria Enlanda Milito. En 2004, Newsweek proklamis lin kiel "unu el la raraj verkistoj kapablaj doni sencon al la perforto en la nuna Alĝerio."

Inter liaj plej famaj ĵusaj verkoj, estas La hirundoj de Kabulo kaj La atako. Lia romano Ce que le jour doit à la nuit (Tio kion la tago ŝuldas al la nokto) estis adaptita al kino.

En 2022, li publikigis Les Vertueux , publikigitan fare de Mialet-Barrault.

Eksteraj ligiloj redakti