Celestenanoj

rom-katolika monaĥa ordeno

La Celestenanoj estis ordeno ene de la romkatolika Eklezio; ilia oficiala mallongigo estis OSBCoel, la latina nomo Ordo Sancti Benedicti Coelestinensis aŭ pli simple Congregatio Coelestinensis.

ermitejo de Sankta Spirito je Majella-montaro

Historio redakti

Temis pri flanka sekcio de la benediktanoj; ilia fondinto estis Pietro di Morone, la pli malfrua papo Celesteno la 5-a.

Petro decidis vivi en soleco en la Abruzoj apud Sulmona kaj sukcesis konvinki sampensantojn sekvadi. Ilian komunumon oficiale agnoskis en 1263 papo Urbano la 4-a enkorpigante ĝin al la familio de la benediktanoj. Danke al granda populareco de la fondinto mem la projekto komence floris kaj konventoj pluraj estiĝis, antaŭ ĉio en la Reĝlando Sicilio. Celesteno mem konfirmis la regulojn faritajn de abato Humberto kaj ankaŭ cedis multajn privilegiojn al sia ordeno. Interalie oni okazigu la ĝeneralan kapitulkonvenon ĉiujare kio ne kongruis al la dekretoj de la Kvara Laterana Koncilio. La administrado de la ordo estis iel laŭ la strukturo de la ordeno de Klunizo, t.e. ĉiuj monaĥejoj estis submetitaj al la Abatejo Sankta Spirito je Sulmona kaj inter ili estis dividoj en provincojn.

Ekde 1300 reĝo Filipo la 4-a apogis la ordenon en Francujo kverelante kun papo Bonifaco la 8-a. Disde Franclando oni kreis filiojn en Nederlando kaj Bohemio, ekz. en Oybin en la 1366-a jaro. Dum la 17-a jarcento estiĝis eĉ virina branĉo.

La lastaj monaĥejoj (i.a. Ĉieleniro-kirko en la napola kvartalo Chiaia) neniiĝis inter 1806 kaj 1810 dum sekularigo kiam regis la francoj en la Reĝlando de Napolo kaj sur Sicilio.

Grava inkvizitoro inter la ordenanoj estis Petrus Zwicker († 1403).

Literaturo redakti

  • Karl Borchardt: Die Cölestiner. Eine Mönchsgemeinschaft des späteren Mittelalters (= Historische Studien, 488). Matthiesen, Husum 2006, ISBN 3-7868-1488-0

Eksteraj ligiloj redakti