Petrus ZWICKER (ankaŭ Peter Zwicker; mortinta en 1403 en Vieno) estis germana teologo, animzorganto kaj inkvizitoro. Li anis al la ordeno de la celestenanoj.

monumento pri la malbona sorto de la valdanoj, Steyr

Inter 1391 kaj 1403 li gvidis grandajn inkvizici-kampanjojn en Germanlingvio. Viktimoj de la persekutoj en Aŭstrujo, Pomerio, Margraflando Brandenburgio kaj Hungarujo kvazaŭ ekskluzive valdanoj estis. Bedaŭrinde la inkviziciprotokoloj nuntempe nur fragmentis.

Vivo redakti

Originante el Orneta li estis lernejestro ĝis 1381 en Zittau. Samjare li frokuliĝis en Oybin. En 1395 li iĝis tie prioro kaj provincestro de la germanlingva konventaro.

Jam ekde 1390 li komisiiĝis priesplori heretikulojn kaj ekde 1391 ĝismorte li ĉefdeĵore okupiĝis pri tiaĵoj. Ili necesigis ankaŭ la entreprenon de longaj vojaĝoj.

Inicianto de persekutmovo tiam estis la episkopo de Passau, Georg von Hohenlohe. En 1391, post rekontiĝo kun la heretikulĉasanto Martin von Amberg en Erfurto, Zwicker unuafoje venis al Steyr, tiama centro de la valdanoj. Inter 1392 kaj 1394 li aktivis en Erfurto kaj Szczecin: ĉi-tie, havante kvazaŭ episkopan potencon, li kondamnis amase pli ol kvar centoj da heretikuloj. Ofte tiam konvertiĝo al la katolika kredo aŭ pentofaro ankoraŭ sufiĉis por liberiĝo.

En 1395 Zwicker ree estis en Supra Aŭstrio. En Garsten atenco kontraŭ li ne sukcesis. En 1396 li estis en Enns kaj inter 1397/98 li prezidis tribunalon en Steyr. Pri ties agadoj en Steyr en 1397 memorigas onin monumento starigita en 1997. En 1400 li ĉefinkvizitoris en Trnava, en 1401 en Hartberg kaj en Sopron. Tie-ĉi li eĉ ordonis malfermi tombojn por bruligi la kadavrojn de la nekredintoj. En 1403 li troviĝis en Vieno.

Post lia morto Stephan Lamp, kiu pli malfrue paroĥestris en Gutau, transprenis ties taskojn. Fakto estas ke post la fiaj zwicker-aĵoj apenaŭ jam ne estis raportoj pri valdana aktivado en Aŭstrujo. Utiligo de torturado dum liaj inkvizicioj nur en du kazoj dokumenteblas.

Literaturo redakti

  • Ignaz Döllinger: Beiträge zur Sektengeschichte des Mittelalters. Band 2, München 1890, p. 305–311, 328–351 kaj 367–369.
  • Gerhard Gartner: Mittelalterliche Ketzerprozesse in Steyr. Ĉe: Franz Loidl: Auftrag und Verwirklichung (=Wiener Beiträge zur Theologie, 44). Wien 1974, p. 125–128.
  • Herman Haupt: Waldenserthum und Inquisition im südöstlichen Deutschland seit der Mitte des 14. Jahrhunderts. Ĉe: Deutsche Zeitschrift für Geschichtswissenschaft. Band 3, 1890, p. 401–411.
  • Dietrich Kurze: Quellen zur Ketzergeschichte Brandenburgs und Pommerns (= Veröffentlichungen der historischen Kommission zu Berlin, Band 45, Quellenwerke 6). Berlin 1976.
  • Wilhelm Preger: Beiträge zur Geschichte der Waldesier im Mittelalter. Ĉe: Abhandlungen der historischen Classe der königlich bayerischen Akademie der Wissenschaften. Band 13, 1875, p. 246–250.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Artikolo „Zwicker, Petrus“ fare de Herman Haupt, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 45 (1900), p. 535 (tie ĉi interrete)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petrus Zwicker en la germana Vikipedio.