Kenozoiko

la nuna erao; la tria kaj lasta erao de eono fanerozoiko; ĉ. 66–0 milionoj da jaroj antaŭe
(Alidirektita el Cenozoiko)
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

Kenozoiko estis la tria kaj lasta erao post la antaŭkambrio, dum kiu formiĝis la terciara kaj kvaternara formacioj. Terciara epoko subdividiĝas je paleocena, eocena, oligocena, miocena kaj pliocena periodoj, kaj la Kvaternaro - je plejstocena kaj holocena periodoj. Kun la Kenozoika erao (proksimume 65 jarmilionoj ĝis hodiaŭ) venis mamuloj, plej precipe, homoj kaj iliaj antaŭuloj. Dum multo de la Kvaternara periodo de la Kenozoika epoko, plejparte la Plejstoceno, plimulto de la tersurfaco estis kovrita per glacio. Ĉi tiu epoko komenciĝis antaŭ 60 milionoj jaroj kaj inkluzivas la geologian nuntempon. Populara nomo: Aĝo de Mamuloj.

Epoko Jarlongo1PeriodoKarakteristiko
Terciaro (Paleogena epoko)
ĉ. 60
Paleoceno (60)
Eoceno (50)
Oligoceno (40)
Gravaj tektonikaj movoj kaŭzas formiĝon de Andoj (Kordiljeroj). Unuaj mamuloj krom marsupiuloj; Abunda insekta loĝantaro; Konstanta pliigo de grandaj mamuloj; Mamuloj proksime similaj de hodiaŭaj bestoj.
Terciaro (Neogena epoko)
ĉ. 30
Mioceno (30)
Plioceno (12)
Kreiĝis montaraj sistemoj de Kaŭkazo, Alpoj, Himalajo. Plantaro kaj animala mondo fariĝas proksima al la nuntempa. Neogena sistemo riĉas je krudaĵoj de nafto, gaso, karbo, saloj, baŭksito.
Kvaternaro (Antropogena epoko)
1
Plejstoceno (Glacia Praepoko) Ĝenerala malvarmigo de la terklimato. Kvar grandaj glaciaj formigoj nomiĝas Günz, Mindel, Riss, kaj Würm, originale la nomoj de riveroj. Lastaj glaciigoj finiĝis antaŭ 10000-15000 jaroj antaŭ apero de diversaj formoj de fruaj homoj.
Kvaternaro
0.02
Holoceno Komenco koincidas kun la lasta materika glaciigo de Nord-Eŭropo. La lastaj 3000 jaroj estas nomitaj "historio".

1 En milionoj da jaroj.