Certio

(Alidirektita el Certhia)

Certioj au pli popole arbogrimpuloj estas genro Certhia de paseroformaj birdoj el la familio de la certiedoj. Ili estas la tipaj certioj kiuj kune kun la Punktogrimpulo formas la familion de Certiedoj al kiu havigas nomon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Certioj
Amerika certio grimpante trunkon serĉe de manĝaĵo
Amerika certio grimpante trunkon serĉe de manĝaĵo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj tipaj certioj loĝas en multaj arbaraj areoj de la Norda Moderklimata Zono. Ili kutime ne migras escepte por lokaj movoj, kiaj altitudaj migradoj en la Himalajaj specioj (Mead 2003).

Ĝeneralaĵoj redakti

La certioj estas malgrandaj arbaraj birdoj, ege similaj laŭ aspekto (tiele ili prezentas grandajn identigajn problemojn kie koincidas du specioj). Ili estas brunaj kun strioj supre kaj blankaj sube. Ili havas maldikajn pintajn subenkurbecajn bekojn, kiujn ili uzas por elkapti insektojn el arboŝelo. Ili havas rigidajn, pintajn vostoplumojn, kiel pegoj kaj sitoj, kiujn ili uzas por subteni sin sur vertikalaj arboj. Ĉiu vostoplumoj escepte la du centraj estas ŝanĝataj laŭ rapida sukcedo; la du centraj ne ŝanĝiĝas ĝis kiam la aliaj jam kreskiĝis denove, tiele la birdo ĉiam povas apogi sin per sia vosto (Perrins 1991; Mead 2003).

Ili konstruas tasformajn nestojn en izolitaj platformoj el bastonetoj borditaj de makuloj el arboŝeloj de la trunkoj. (Ili povas uzi ankaŭ specialajn nestoskatolojn fiksitaj ĉe arbotrunkoj kaj konstruitaj kun du pordoj; la birdoj uzas unu kiel enirejo kaj duan kiel elirejo.) La ino demetas 3 al 9 ovojn (plej ofte 5 aŭ 6), kiuj estas blankaj kun ruĝecbrunaj makuletoj kaj punktoj. La ino kovas dum 14 aŭ 15 tagoj. La idoj elnestiĝas post pliaj 15 aŭ 16 tagoj; la masklo povas zorgi ilin dum la ino kovas kaj manĝigas duan ovodemetadon. Rare masklo povas kuniĝi al dua ino, dum la unua kovas, kaj estas informoj eĉ pri du inoj kovantaj siajn ovodemetadojn flanke unu de alia en sama nesto (Perrins 1991; Mead 2003). Tio okazas ĉefe en sudaj teritorioj.

Almenaŭ kelkaj specioj ripozas en etaj oblongaj kavaĵoj kiujn ili elfosas malantaŭ arboŝelo. Ili povas ripozi ĉu individue ĉu en grupoj (probable familiaj) sed maksimume ĝis 12 birdoj (Mead 2003). Certio estas foje rimarkebla sur arbo-trunkoj, ĉirkaŭ kiuj ĝi grimpas spirale, neniam malsuprenirante, por serĉi nutraĵon : insektojn, araneojn kaj larvojn. Ĝi flugas de alta parto de arbo al malalta de alia, ĝenerale proksima, por rekomenci.

Specioj en taksonomia ordo redakti

Laŭ ĵusaj studoj de DNA kaj kantostrukturo (Tietze et al., 2006; Tietze et al., 2008), oni agnoskas la jenajn speciojn:

Ili formas du evoluajn stirpojn: la unuaj kvar specioj reprezentas radiadon en Holarkto, dum la restaj kvin distribuiĝas en areoj sude kaj oriente de Himalajo. La Hodgsona certio estis ĵus ekkonsiderata distinga specio, kiel posteula de la praspecio de la Longfingra certio kiu speciiĝis sude de Himalajo. La unua grupo havas pli trilan kanton, ĉiam (escepte ĉe la C. familiaris el Ĉinio) komencanta per strida sriih. La Himalaja grupo kontraste havas pli rapidan triladon sen la sono sriih.

En Eŭropo redakti

Ekzistas du specioj, ambaŭ nemigrantaj, preskaŭ samaspektaj, brunkoloraj kun ventro blanka, sed plej bone distingeblaj pro la malsimileco de ilia krio kaj kanto :

Ĝardena certio redakti

Mallongfingra certio, kies vivareo etendiĝas ĉefe en Eŭropo, escepte de Britio kaj Skandinavio, ĝis marbordaj partoj de Turkio kaj de norda Afriko. Scienca nomo : Certhia brachydactyla.

Alilingvaj nomoj redakti

En la franca : grimpereau des jardins, en la angla : Short-toed Treecreeper, en la germana : Gartenbaumläufer, en la nederlanda : Boomkruiper, en la itala : Rampichino, en la hispana : Agateador común, en la sveda : Trädgårdsträdkrypare kaj en la rusa : короткопалая пищуха [Korotkopalaya Pishchukha – Korotkopalaja Piŝĉuĥa].

Arbara certio redakti

Longfingra certio, scienca nomo : Certhia familiaris. Iomete pli dika ol la ĝardena, kun beko malpli longa, ĝi vivas precipe en Eŭropo – escepte de Iberio, de granda okcidenta parto el Francio kaj de Benelukso –, kaj Azio (ekzistas specio en Himalajo). Maksimuma vivdaŭro : 9 jaroj, meza : 6. Longeco : 12,5 cm, enverguro: ĉ. 17 ĝis 21 cm. Pezo: 8–12 gramoj.

Alilingvaj nomoj redakti

En la franca : grimpereau des bois, en la angla : Common Treecreeper, en la itala : Rampichino alpestre, en la hispana : Agateador norteño, en la sveda : Trädkrypare kaj en la rusa : обыкновенная пищуха [Obyknovennaya Pishchukha — Obuknovenaja Piŝĉuĥa]

Referencoj redakti

  • Mead, Christopher J.. (2003) “Holarctic Treecreepers”, Chris Perrins: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 538–540. ISBN 1-55297-777-3.
  • Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 204. ISBN 1-85391-186-0.
  • Tietze, Dieter Thomas; Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua (2006): Molecular phylogeny of treecreepers (Certhia) detects hidden diversity. Ibis 148(3): 477-488 COI:doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x (HTML resumo)
  • (2008) “Evolutionary history of treecreeper vocalisations(Aves: Certhia)”, Organisms, Diversity & Evolution 8, p. 305–324. doi:10.1016/j.ode.2008.05.001. 


Eksteraj ligiloj redakti