Malfermi la ĉefan menuon

Charles Édouard GUILLAUME (15-an de februaro 1861, Fleurier, Svislando13-an de junio 1938, Sèvres, Francio) estis franca fizikisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1920 pro la malkovro de invaro (specifa fer-nikela alojo).

Charles Édouard Guillaume
Guillaume 1920.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1861 (1861-02-15)
en Fleurier
Morto 13-an de junio 1938 (1938-06-13) (77-jara)
en Sèvres
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoUniversitato de Zuriko
Profesio
Profesio fizikisto
v  d  r
Information icon.svg

Guillaume en 1883 iĝis kunlaboranto de la Internacia Mezurafera Ofico en Sèvres, poste en 1915 ties direktoro. Li ekzamenis dum esploroj la hidrargan termometron kaj la litron kiel volumenan unuon. Li konstatis pri tiu lasta, ke ĝi egalas ne al 1.000.000 cm3 sed al 1.000.028 cm3.

Li fokisis ekde 1890 je la alojoj kaj malkovris, ellaboris la invarton kaj elinvarton. La termodilatiĝa valoro de la invarto (volumena ŝanĝiĝo je ŝanĝiĝo de la temperaturo), la malgranda elasteca valoro de la elinvarto estis uzata en diversaj sciencaj mezuriloj.