Charles Gilbert Tourret

Charles Gilbert Tourret estis franca politikisto kaj ministro dum la julia monarkio kaj la Dua Respubliko. Li naskiĝis la 22-an de decembro 1795 en Montmarault kaj mortis la 17-an de majo 1858 en la sama komunumo.

Charles Gilbert Tourret
Persona informo
Naskiĝo 22-a de decembro 1795
en Montmarault
Morto 17-a de majo 1858
en Montmarault
Tombo Allier vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo vd
Profesio
Okupo Inĝeniero, politikisto
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Allier
Dum 1837 – 1842
Membro de la Nacia konstitucifara asembleo
Dum 1848 –
Prefekto de Allier
Dum 1848 – 1848
Ministro pri agrokulturo kaj komerco
Dum 28-a de junio 184820-a de decembro 1848
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Charles Gilbert Tourret eniris la Politeknikan Lernejon en 1814 kaj sekve fariĝis membro de la prestiĝa inĝenieraro pri pontoj kaj ŝoseoj (france ingénieurs des ponts et chaussées), kvankam lia tuta jara klaso estis malanigita en 1816. Post mallonga sperto kiel ŝipano, li fariĝis direktoro de la forĝejo de Vierzon, kaj interesiĝis sin pri agrokulturo kaj politiko.

Li estis elektita kiel deputito de la departemento Allier la 4-an de novembro 1837, kaj denove en 1839. Li tamen retiriĝis en 1842 por lasi sian seĝon al la generalo Amable de Courtais.

Charles Gilbert Tourret aliĝis al la fondo de la Dua Respubliko post la franca revolucio de 1848, kaj fariĝis membro de ties konstitucifara asembleo. Li unue estis nomumita kiel prefekto de la departemento Allier la 29-an de februaro, sed rapide eniris la registaron de Eugène Cavaignac kiel ministro pri agrokulturo kaj komerco, de la 28-a de junio ĝis la 20-a de decembro 1848. Tiuokaze li prezentis projekton pri la kreado de profesia agrokultura instruado.

Li rezignis sian ministran mandaton la 29-an de decembro 1848 pro nekonata kialo. Li sekve fariĝis modera opoziciulo de Louis-Napoléon Bonaparte, rifuzis postenon kiel prefekto de la departemento Rhône kaj dediĉis la lastajn jarojn de sia vivo al agrokulturaj studoj. Li mortis la 17-an de majo 1858 en Montmarault kaj ripozas en la loka tombejo.

La agrokultura liceo de Moulins-Neuvy havas la nomon Charles-Gilbert-Tourret[1].

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • « Charles Gilbert Tourret », en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français, eld. Edgar Bourloton, 1889-1891
  • G. de Lachaze de Saint-Germain, Charles Gilbert Tourret, sa vie, son œuvre, Tulle, Mazeyrie, 1907.
  • Georges Rougeron, Charles-Gilbert Tourret (an IV-1858), 1958.

Eksteraj ligiloj redakti