Charlie Green

usona blus- kaj ĵaz-trombonisto

Charlie Green (naskita proksimume en 1900 en Omaho, Nebrasko; mortinta en februaro 1936 en Harlemo (Novjorko), Novjorkio) estis usona blus- kaj ĵaz-trombonisto. Li validis kiel elstara blusmuzikisto, kiu regis ankaŭ svingon.

Charlie Green
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1900 (1900-01-01)
en Omaha
Morto 1-an de februaro 1936 (1936-02-01) (36-jaraĝa)
en Harlemo
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Komence Green prezentis en Omaha, antaŭ ol li julion de 1924 (mallonge antaŭ Louis Armstrong) aliĝis al la orkestro de Fletcher Henderson. Li restis ĝis aprilo de 1926 ĉe Henderson, poste sekvis dua dungiteco (1928-1929).

Green akompanis Besion Smith kaj aliajn blusfamulojn je kelkaj sonregistradoj. Li ludis en la bandoj de Benny Carter, Chick Webb, Jimmie Noone, Don Redman kaj Kaiser Marshall. En 1928 li ludis kun Fats Waller kaj James P. Johnson en la orkestro de la revuo „Keep Shufflin'“.

Ĵazesploristo John Chilton raportas en sia libro Who's Who of Jazz, ke Charlie Green dum frosta februara nokto en 1936 frostmortis sur la ŝtuparo de sia loĝodomo en Harlemo, post kiam li glitfalis. Frederick J. Spencer tamen pridubis tion en sia libro Jazz and Death. Medical Profiles of Jazz Greats. Li mortis en malsanulejo en Harlemo pro tuberkulozo.

Fontoj kaj ligoj eksteren

redakti