Augusta Charlotte PULVERS (naskiĝis la 14-an de septembro 1878 en Strasburgo kaj mortis 13-an de decembro 1963 en Apeldoorn[1],[2],[3]) estis esperantista verkistino. De germana ŝtataneco je naskiĝo, poste vivinte iun tempon en Svislando, ŝi loĝis en Nederlando ekde 1926 kaj akiris nederlandan ŝtatanecon en 1947 dum ŝi loĝis ĉe Ermelo, en la provinco Gelderlando, kie ŝi vivtenis sin de siaj rentoj.[3][4]

Charlotte Pulvers
Persona informo
Naskonomo Augusta Charlotte Pulvers
Naskiĝo 14-an de septembro 1878 (1878-09-14)
en Strasburgo
Morto 13-an de decembro 1963 (1963-12-13) (85-jaraĝa)
en Apeldoorn
Lingvoj germanaEsperantonederlanda
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Charlotte Pulvers naskiĝis la 14-an de septembro 1878 en Strasburgo, kiu estis tiam en Germanio. Protestanta, ŝi igis sian konfirmon en 1894, kiam ŝi estis 16-jaraĝa.

Esperanto

redakti
 
Manskriba noto je la 11-a de marto 1894 sur la unua paĝo de ekzemplero de la Gesangbuch für die evangelischen Gemeinden von Elsaß-Lothringen, donacita al ŝi okaze de konfirmo. Tiu libro sekvis ŝin laŭlonge de lia vivo ĝis Nederlando. La libro estis aĉetita de nederlanda librovendisto.

Inter ŝiaj 28 kaj 29 jaroj (t.e. de 1906 al 1907), ŝi kaj ŝia fratino Olga lernis Esperanton en Strasburgo.[5] Kelkajn jarojn poste, estante 33-jaraĝa, ŝi partoprenis en la esperantista grupo de Bazelo[6]. En 1913, ŝi fariĝis membro de la loka komitato de organizo de la 9a monda kongreso de Esperanto en Berno[7]. La saman jaron eldoniĝis Svisaj Rakontoj, ŝia traduko de la verko de Ernst Zahn[8],.[9][10]. La sekvan jaron, aperis por la unua fojo ŝia verko Elzasaj Legendoj, kiu havis duan eldonon dek jarojn poste.

En 1926, Charlotte Pulvers, estante 48-jaraĝa, ekloĝis en Ermelo, Nederlando. Dek unu jarojn poste, en 1947, ŝi akiris la nederlandan ŝtatanecon.[3] Poste, en 1957, ŝi translokiĝis al Apeldoorn [11], en la sama lando.

Charlotte Pulvers mortis la 13-an de decembro 1963 en Apeldoorn, 85-jaraĝa.

Verkoj

redakti
 
Unua paĝo de la verko Elzasaj Legendoj.

Tradukoj

Recenzoj

redakti

Pri Svisaj rakontooj

 
 Tiu ĉi libreto estas eldonita en la serio “ Internacia Librotrezoro,” kaj ĝi estas ja trezoreto! Tri novelojn ĝi enhavas, kaj ĉiu estas leginda pro sia ĉarmo kaj delikateco de tuŝo, sed precipe la du lastaj. La dua (La Lunradio) estas bele rekontita novelo pri ebriulo Brosi. Tiu ĉi enamiĝas en delikatan knabinon Placida, kiu ekaperas al li kiel vizio supertera en la ĉambro, kie li duonkuŝas en ebria dormo. De la momento, en kiu li vidis ŝin kun la vizaĝo pala kaj surverŝita de la luna radiado, de tiu momento tuta lia vivo ŝanĝiĝis, kaj li sekvadis ŝin ŝ kiel ŝia ombro. Kio okazas post la morto de la malfortika Placida, tion ni lasos al la leganto trovi por si mem. La jena eltiraĵo servu por montri la stilon :
“La lumo flirtis ĉirkaŭ la domo de Kasimir Schuler. Estis la epoko [? sezono] de la longaj noktoj, kaj la luno devis glitadi sian longan vojon. Mirinde belan lumon ĝi sendis en la neĝkovritan valon; ĝi donis al la ĉielo bluan veluran koloron kaj al la blankaj, altegaj montoj preskaŭ superteran grandiozecon, belecon kaj klarecon. Sian blankan brilon ĝi deponis sur la neĝajn kusenojn de du fenestraj bretoj, penetris tra la nigre lumantaj vitroj kaj ektuŝis la liton, kie kuŝis la mortinta Placida. Kvazaŭ ĝi serĉis ĝin....”

La tradukinto, Charlotte Pulvers, bonege scias manipuli la Esperantan plumon. La kunmetado de vortoj estas foje originala, sed neniam malĝusta. Ĉe p. 27 mi rimarkas la vorton " suferadi ”—“ la okulo ĝin ne povis suferadi '——kie ŝajne oni devus uzi elporti,

tolerielteni. Tre forte rekomendas la libreton. 
— NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 110, Februaro (1914)

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Strasbourg - Etat civil - Registre de naissances 1878 - 4 E 482/96 ĉe Archives d'Alsace, konsultita la 9a de julio 2023.
  2. Strasbourg - Etat civil - Registre de naissances 1878 - 4 E 482/95, 4 E 482/96 ĉe Archives d'Alsace, konsultita la 9a de julio 2023.
  3. 3,0 3,1 3,2 nederlande 49ste VEBGADEBING. — 26a de JUNIO 1947. Behandeling en aannem ing van wetsontwerpen
  4. nederlande Augusta Charlotte Pulvers, geboren te Straatsbuig (Frankrijk) den 14 September 1878. zonder beroep, wonende te Ermelo, provincie Gelderland; Kamerstuk Tweede Kamer 1946-1947 kamerstuknummer 399 ondernummer 2
  5. [https:www.yumpu.com/it/document/view/25378277/artikel-plansprachench/2 En 2009].
  6. [1]
  7. [2].
  8. 2a de januaro 2016.
  9. [3].
  10. [4].
  11. Dans une correspondance privée, contacté via le mél officiel de Ermelo au sujet de Chalotte Pulvers, Wenka von Meijenfeldt déclare Charlotte Pulvers was moved to Apeldoorn in 1957. (Charlotte Pulvers a déménagé à Apeldoorn en 1957).