Rohrbach BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Chasere)
- La mallongigo BE en Rohrbach BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rohrbach.

Rohrbach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1461 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rohrbach
Blazono de Rohrbach
Blazono de Rohrbach
Blazono de Rohrbach
Rohrbach
Rohrbach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 8′ 15″ N 7° 48′ 50″ O / 47.13750 °N, 7.81389 °O / 47.13750; 7.81389 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 15″ N 7° 48′ 50″ O / 47.13750 °N, 7.81389 °O / 47.13750; 7.81389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1461
Areo 4,09 km²
Alteco 584 m super marnivelo
Poŝtkodo 4938
Komunumkodo 0338
Mapo de Rohrbach
Mapo de Rohrbach
Mapo de Rohrbach
vdr

Geografio redakti

Rohrbach situas en la Svisa Mezlando proksimume 10 kilometrojn sude de la urbo Langenthal ĉe la bordo de la rivero Langete, nordokcidente de la Napf-regiono. La komunumo Rohrbach konsistas el la vilaĝoj Rohrbach, Bode, Brand, Chasere, Häberebad, Toggiburg, kaj Walki, kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,09 km², de kiuj 20,0 % estas kovritaj de arbaro, 62,8% servas por agrikulturo kaj 15,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rohrbach limas en nordoriento kaj oriento al Auswil, en sudsudoriento al Huttwil, en sudo kaj sudokcidento al Rohrbachgraben, kaj en nordokcidento al Madiswil.

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 244 de Langenthal al Huttwil. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas norde apud Rothrist en distanco de 20 kilometroj kaj okcidente apud Kriegstetten en distanco de 15 kilometroj. Rohrbach posedas stacidomon ĉe la trajnlinio de Langenthal al Huttwil, kiun servas la entrepreno Bern-Lötschberg-Sempiono-Fervojo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rohrbach datiĝas el la jaro 795 kiel Roorbah. En la jaro 705 iu Heribold donacis al la preĝejo de Madiswil siajn havaĵojn en Rohrbach. En la 9-a jarcento la Monaĥejo Sankt-Galo ricevis donace bienojn en Rohrbach. La monhaxjeo dum mezepoko posedis administran bienon en Rohrbach, kiu estis la administrejo de la sankt-gala havaĵo en Supra Argovio. Majoro administris la malaltan tribunalon. Pro ricevo de reĝa imuneco la diodomaj administrantoj grandparte ne troviĝis sub la jurisdikcio de la grafoj, sed estis submetitaj al la supera tribunalo de la monaĥeja vokto. En la komenco de la 14-a jarcento la voktejo kun la malalta jurisdikcio apartenis al la lokaj Baronoj de Rüti kaj de 1314 ĝis 1370 al la Baronoj de Signau kaj ek de 1371 al la Baronoj de Grünenberg, kiuj integris la Senjorujon Rohrbach al sia propra senjorumo. Pro edziĝo, Rohrbach farigixs havaĵo de Hermann de Eptingen. Ĉar Hermann de Eptingen estis partianoj de la Habsburgoj, post la Malnova Zurika Milito li perdis sian senjorujon al Berno, kiu en la jaro 1499 recedis la havaĵon al lia edzino. En la jaro 1504 Berno aĉetis la havaĵon de la heredantoj de Hermann de Eptingen kaj ĝin en la jaro 1505 atribuis al la Voktejo Wangen. La loko tamen povis konservi siajn privilegiojn, do ekzemple ne devis fari veturservojn al Berno kaj ĝiaj soldatoj en kazo de milito povis marŝi sub bernurba flago. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la distrikto Langenthal, poste ĝi estis atribuita al la distrikto Aarwangen, kiu per ĝis dissolviĝo la 1-an de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti