Christian Benedikt Michaelis

Christian Benedikt MICHAELIS (naskiĝinta la 26-an de januaro 1680 en Ellrich, mortinta la 22-an de februaro 1764 en Halle (Saale)) estis germana teologo kaj orientalisto.

Christian Benedikt Michaelis
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1680 (1680-01-26)
en Ellrich
Morto 22-an de februaro 1764 (1764-02-22) (84-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Familio
Infanoj August Benedikt Michaelis • Johann David Michaelis
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • verkistoorientalisto • Protestanta teologo • bibliotekisto
vdr

Vivo redakti

Michaelis studis teologion kaj orientajn lingvojn en Halle kaj iĝis en 1713 neordinara profesoro, en 1714 ordinara profesoro pri filozofio, samloke. En 1731 li doktoriĝis kaj profesoriĝis pri teologio. En 1738 li estiĝis profesoro pri orientaj lingvoj kaj la greka lingvo.

Graveco redakti

De liaj verkoj pri la Malnova Testamento menciindas lia kunlaboro kun la onklo Johann Heinrich Michaelis, kiu publikigis la Biblia hebraica respektive la komentojn Uberiores annotationes in hagiographos Veteris Testamenti libros. En ĝi Christian Michealis respondecis pri la kritika prilaboro de la libroj Jeremia, Plorkantoj, Daniel, Amos, Obadja, Miĥa, Zeĥarja. (kp. bibl. hebr. [677] praefat. c. 5 § 12), sed ankaŭ pri la Sentencoj kaj la Psalmoj 42-45 (el la jaro 1720). Li eĉ devancis la onklon science. Tekstokritikaj estis ankaŭ la verkoj De punctorum ebraicorum antiquitate (1739) kaj la ĉe Pott ("Sylloge commentatt. theol. I, II") aperinta verko Dissertatio qua ritualia sacra ex Corano illustrantur. Sed en tiu ĉi verko mankis abundaj tekstokomparoj.

Pri la gramatiko de la Hebrea lingvo li verkis multajn helpilojn. Sed li ankaŭ engaĝiĝis en la vorteksplikoj etimologiaj kaj akre kontraŭbatalis la ideojn de Hermann von der Hardt (1726), trovi la radikojn por hebreaj vortoj en la greka lingvo kaj fari la grekan kvazaŭ pralingvo. Per la verko De seminibus biliteris et significatu vocum Hieroglyphico (1709) li malsubtenis la strangajn teoriojn de Caspar Neumann interpreti la signifon de hebreaj vortoj pere de hieroglifoj.

Michaelis antaŭenpuŝis la studojn pri la Siria lingvo skribante Syriasmus id est grammatica linguae Syriacae (1741) kies lasta eldono estis en Romo ankoraŭ en la jaro 1829-a. Tio fruktodonis ankaŭ por la hebrea lingvo post la verkado de Lumina syriaca pro illustrando Hebraismo sacro en 1756.

Koncerne la kritikajn novtestamentajn studojn gravis lia verko Tractatio critica de variis lectionibus Novi Testamenti (1746), kie li argumentis el malnovtestamentaj konoj por aŭ kontraŭ diversaj tekstaj variantoj. Li ankaŭ atentigis pri la graveco de la etiopa traduko de la Evangelio laŭ Mateo por establi solidan tekstoversion grekan kaj gajni tekstokomprenon, en la antaŭparoloj de Evangelium secundum Matthaeum ex versione aethiopici interpretis de A. Bode (1749). Krome li ankaŭ verkis pri arkeologio.

Fonto redakti

Artikolo "Michaelis, Christian Benedikt" von Carl Gustav Adolf Siegfried in: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 21 (1885), S. 676–677, Surreta versio