Kristnaskia kanbirdo

(Alidirektita el Christmatia kanbirdo)

La Kristnaskia kanbirdoBokikokiko (Acrocephalus aequinoctialis) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kristnaskia kanbirdo
Kiritimatia kanbirdo
Kiritimatia kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Acrocephalus aequinoctialis
(Latham, 1790)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 15 cm longa kaj 19 g peza. Ĝi estas mezgranda, hegemonie grizeca kanbirdo kun blankaj plumobordoj. Ĝi havas malhelan traokulan strion, blankecan superokulan strion el la bekobazo malantaŭen kaj olivecgrizajn vangojn; supre estas olivecgriza, pli griza en kolflanko kaj pugo, multaj plumoj kun blankaj bordoj, tiuj mallarĝaj en dorso, pli larĝaj en pugo kaj subvostaj kovriloj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brilgrizaj ol plenkreskuloj. La raso pistor estas pli granda ol la nomiga. La alvokoj estas "ĉa", "ĉe" kaj "ĉaar". La kanto estas simpla kompare kun samgenranoj kaj inkludas la alvokajn notojn ripetitajn en frazoj de variaj ampleksoj.

Tiu specio estas endemia kiu troviĝas nur en Kiritimati kaj Terajno (Kiribati). La populacio estas nur de 10,000-20,000 individuoj kaj malpliiĝas, ĉar la teritorio estas nur de 460 km². Ĝi estis priskribata kiel 'komuna' en Kiritimati en 1961, sed oni ĉirkaŭkalkulis nur 400 individuoj tie en 1972 kaj estis 'rara apude de la setliĝo' ĉirkaŭ 1982. Ĝi restis komuna en Terajno en 1983. Ĝi estis iam ankaŭ en Tabuerano (Fanning), sed ŝajne malaperis en 1972.

Ĝi loĝas en malfermaj areoj kun hegemoniaj arboj de Tournefortia argentea (4-6 m) miksitaj kun densa arbustaro, kaj foje kun enmetitaj kokospalmoj (Cocos nucifera). Ili manĝas insektojn, inklude muŝojn kaj libelojn kaj eĉ malgrandajn lacertojn. Ili pasas multan tempon manĝante surgrunde aŭ ĉegrunde malalte. Ili estas loĝantaj birdoj kaj malfortaj flugantoj. Reproduktado okazas el februaro al julio. Ĝi estas monogama specio; inoj kovas 2-4 ovojn en nestoj lokitaj ĝuste sub la kanopeo de Messerschmidia argentea. La para teritorio estas 1.8-2.3 ha. kaj la landaj areoj de Kiritimati kaj Terajno estas 322² km kaj 14 km² respektive, kaj en ambaŭ oni suferas enmetitajn ratojn kaj katojn, kaj ankaŭ infanoj ĉasas la specion per katapultoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti