Arbofilikoj

(Alidirektita el Ciatealoj)

La ciatealoj (latine Cyatheales), aŭ arbofilikoj (palmofilikoj), estas planta ordo el pteridofitoj. Tiu ordo entenas 8 familiojn kaj ĉirkaŭ 550 speciojn[2],[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbofilikoj, ciatealoj
Sphaeropteris cooperi sur Havajo

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Klaso: polipodiopsidoj Polypodiopsida [1]
Ordo: ciatealoj Cyatheales
A.B.Frank
Cyathea
Sm.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ne ĉiuj specioj de tiu ordo formas karakterizan trunkon kaj ne ĉiuj arboformaj filikoj apartenas al tiu ordo. Krom la filikoj de tiu ordo, ekzistas kelkaj filikaj specioj kun trunkoj el familioj Osmundaceae kaj Blechnaceae en la genroj Blechnum, Leptopteris, Sadleria kaj Todea.

La arbofilikoj kreskas sur la Tero ekde la Ĵurasio.

Priskribo redakti

La ordo ne havas iun komunan karakterizaĵon. Kelkaj specioj havas trunkoforman kreskaĵon, aliaj nur rampantan rizomon. Kelkaj havas harajn ŝosojn, aliaj skvamajn. La sporangiaroj (soroj, sorus) sidas sur suba flanko de la folio aŭ folirande. La sorojn kovras induzio (vualo) aŭ ne.

Kelkaj genroj kreskas al palmograndaj, kolonformaj, senbranĉaj, 6–20 m altaj, „arboj” kun homdika trunko kaj abunda, granda laŭbo. Al tiuj genroj apartenas

  • Alsophila,
  • Hemitelia,
  • kalika filiko (Cyathea),
  • Sphaeropteris

La filikaj folioj de la arbofilikoj longas ofte pli ol unu metron ĉe plenkreskaj ekzemlperoj kaj preskaŭ ĉim unu aŭ plurfoje flugilaj. Unu specio havas simplajn, neflugilajn foliojn.

Male al semplantoj, la arbofilikoj ne havas lignan trunkan parton. La trunkon kunligas radikaj faskoj, kiuj formiĝas dum kresko.

La protalo (Prothallium) estas verda kaj korforma.

Kreskejo redakti

La arbofilikoj kreskas en la tropikaj kaj subtropikaj areoj de la Tero. Kelkaj specioj toleras ankaŭ la moderan klimaton de pluvarbaroj en Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando kaj najbaraj areoj (Malajzio, Insulo Lord Howe). Ĝenerale, la arbofilikon ne toleras daŭran sekecon kaj nur kelkaj specioj (ekz. Dicksonia antarctica) travivas mildajn frostajn periodojn. Ili formas eĉ arbarojn en tropikaj areoj de la Aŭstrala ekozono kaj Latina Ameriko.

Oni malkovras daŭre novajn speciojn en la ankoraŭ neesploritaj areoj de Novgvineo. Samtempe kelkaj specioj – pro kolektado por ornamplanta klomercado, intensa arbohakado kaj habitata perdo – estas forte minacataj aŭ formortintaj.

Ekonomia signifo redakti

 
Arbofilikoj en parko de Arundel Castle, Anglio

Ĉar ili nehavas veran trunkon, ili ne havas eĉ lignon. La palmotrunko-simila tigo konsitas nur el stumpoj de la folioj, ĝi estas uzebla nur por barilo kaj hejtaĵo. Oni plantas difinitajn speciojn en vitrodomo por ornamplanto. Tiucele oni importis ilin en Anglion jam en la 19-a jarcento. La plej ŝtatataj ornamplantoj estas el genroj Cyathea kaj Dicksonia.

Ĉe trunko kaj folioj de pli aĝaj ekzempleroj troviĝas longaj silkosimilaj haroj, kiujn oni uzas en la Popola Respubliko de Ĉinio por malpliigo de sangumo kaj por kusena plenigaĵo en Havajo.

Kelkaj spacioj produktas en sia medolo manĝeblan amelon.

Taksonomio redakti

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (5 apr. 2020)[2],[3], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO (sed ne en TPL) nur kiel ortografia variaĵo de la genro Loxsoma.
***genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.


Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ĝuste fronte al la Konservatorio de Floroj, arbaro de enorma arbo filikoj ĉirkaŭas plurjare malseketa, serpentuma vojojn. Tiuj ekzotika arbo filikoj, indiĝena al Aŭstralio kaj Nov-Zelando estis unue enkondukita al la parko sub la arbo-plantado fervoro de John McLaren, kiu ricevis la unuan specimenoj de vizitanto iam antaŭ 1890. Tra la jaroj la plantado estis vastigita, kaj la arboj plejparte prosperis en la urbo vetero, iuj varioj pli ol aliaj: Kvankam la valeto origine popolita de kvar tipoj, estas nun hejmo al nur la Dicksonia antarctica (vidu la apudan foton) de Nov-Zelando kaj la Sphaeropteris cooperi (Cyathea cooperi]]) el Aŭstralio (vidu la apudan foton). Oficiale konata kiel la Arbo Fern Dell, la ĝardeno de otherworldly apero kaŭzis la kromnomon "Mescaline Grove" en la 1960-aj jaroj.

Referencoj redakti