Ciudadanos

politika partio en Hispanio

Ciudadanos-Partido de la Ciudadanía (Cs), aŭ pli simple Ciudadanos (Civitanoj)[1], estas hispana politika partio estrita de Albert Rivera.

Simbolo de Ciudadanos.

Ĝi estis fondita en 2006 en Barcelono, baze sur la civitana platformo Ciutadans de Catalunya oponzicianta al katalunisma naciismo. Ĝi etendiĝis tra la tuta Hispanio, kaj atingis reprezentadon en la Eŭropa Parlamento, la Hispana Senato, la Congreso de los Diputados, diversaj regionaj parlamentoj kaj en kelkaj municipoj. En la 2010-aj jaroj ĝi estis la kvara politika forto malantaŭ PSOE, PP kaj Podemos kaj tiele ĝi povis aliĝi al unu el tiuj partioj, plej ofte al PP por permesi al tiu la venkon.

ReferencojRedakti

  1. Ties dekomenca nomo estis katalunlingva nomo Ciutadans

Eksteraj ligilojRedakti

Oficiala retejo