La civila krono (latine corona civica) estas krono de folioj de komuna kverko interplektitaj por formi kronon. Dum la Romia Respubliko kaj la posta Princlando, estis konsiderita kiel la dua plej alta militista honoro al kio civitano povus aspiri. Ĝi estis rezervita por Romiaj civitanoj kiuj savis vivojn de aliaj civitanoj per mortigo de malamiko sur loko kaptita al malamiko la saman tagon. La civitano savita devis akcepti tion; neniu plie povus esti atestanto.[1]

Busto de Aŭgusto, portanta la civilan kronon. Gliptoteko, Munkeno.

Post la konstituciaj reformoj fare de Sulao, ĉiu ricevanto de la civila krono ricevis ankaŭ enirpermeson en la Roma Senato. Krome, la ricevanto estis postulita laŭleĝe porti sian kronon je ajna publika ceremonio, kaj estis plaŭdita eĉ de homoj multe pli veteranaj ol li mem. La civila krono poste iĝis privilegio por romiaj imperiestroj (origine el Aŭgusto Cezaro, kiu ricevis ĝin ĉar savis la vivojn de civitanoj finingante la serion de enlandaj militoj).

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Plinio. (1986) “Book 16, Section 5”, Natural History, H. Rackham (trad.), The Loeb Classical Library 4 (Latino, angla).