Claire Bazy-Malaurie

Claire Bazy-Malaurie, naskiĝinta la 14-an de aprilo 1949 en la18-a arondismento de Parizo, estas franca supra ŝtatoficistino, membro de la Konstitucia Konsilio ekde 2010.

Claire Bazy-Malaurie
Persona informo
Claire Bazy-Malaurie
Naskonomo Claire Malaurie
Naskiĝo 14-a de aprilo 1949
en 18-a arondismento de Parizo (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia Lernejo pri AdministradoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd
Profesio
Okupo oficisto vd
Membro de la Konstitucia Konsilio
Prezidento Jean-Louis Debré
Antaŭulo Jean-Louis Pezant
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Diplomita en la promocio Voltaire (1980) de la Nacia Lernejo pri Administrado (ENA), Claire Bazy-Malaurie eniris en 1980 en la Revizoran Kortumon. Ŝi okupis sinsekve la oficojn de direktorino en la DATAR en 1987, direktorino pri financaj aferoj kaj de la ĝenerala administracio en la ministerio pri infrastrukturoj, transporto kaj turismo en 1994, direktorino de la hospitaloj en la ministerio pri sano de 1995 ĝis 1998 kaj membro de la estraro de Radio France de 1996 ĝis 2001. Fine, ŝi fariĝis ĉambra prezidantino en la Revizora Kortumo en januaro 2006[1].

La 31-an de aŭgusto 2010, ŝi estis nomumita membro de la Konstitucia Konsilio de la prezidanto de la Nacia Asembleo Bernard Accoyer[2], por anstataŭi Jean-Louis Pezant, mortintan[3]. La sekvantan 7-an de septembro, ĵuris antaŭ la prezidanto de la Respubliko[4]. Sekve de tiu anstataŭa mandato, kiu ne superis tri jarojn, ŝi estis renomumit de Claude Bartolone, prezidanto de la Nacia Asembleo, por nova kompleta naŭjara mandato[5]. La 14-an de marto 2013, ŝi ĵuris por la dua fojo antaŭ la prezidanto de la Respubliko[6].

Premioj redakti

Claire Bazy-Malaurie estas titolulo de pluraj premioj :

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti