Clara Leticia ROJAS González (naskiĝis la  20-an de decembro 1964(nun 1964-12-20) (59‑jara) en Bogoto) estas kolombia imposto-juristino, universitata lekciistino, kaj direktoro de kampanjo de antaŭa Senatanino kaj prezidenta kandidatino Íngrid Betancourt. La 23-an de februaro 2002 ŝi estis kaptita, samtempe kun Betancourt, de gerila grupo de FARK apud San Vicente del Caguán, dum Betancourt kampanjis por la prezidenteco. Post ilia kapto, Rojas estis nomita vic-prezidenta kandidatino.

Clara Rojas
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1964 (1964-12-20) (59-jaraĝa)
en Bogoto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Alma mater Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

En 2006, estis malkaŝite, ke Rojas naskis filon nomitan Emmanuel dum ŝi estis en kaptiteco. Estis dirite, ke la patro estas gerilano de FARK.

Rojas estis lastfoje publike vidita en video realigita de gerila grupo en 2003. Tamen, la 10-an de januaro 2008, Rojas kaj antaŭa kongresanino Consuelo González estis liberigitaj post ses jaroj en kaptiteco.[1]

Operaco Emmanuel redakti

La 27-an de decembro 2007, estis dirite, ke la gerila grupo de FARK planas baldaŭan liberigon de Rojas kune kun ŝia filo kaj kongresanino Consuelo González en unu-flanka liberigo de kaptitoj negocita de venezuela prezidento Hugo Chávez.

Chavez planis ilian liberigon en operaco baptita "Operaco Emmanuel", uzante venezuelan aviadilon kun la helpo de Ruĝa Kruco.

Emmanuel redakti

La FARK prokrastis la liberigon de ostaĝoj pro tio ke la infano, Emmanuel, forestis. Laŭ raportoj, la FARK lasis la infanon sub la prizorgo de kamparana familio kaj oni ne povis trovi lin ĝustatempe por la celita tago de liberigo de ostaĝoj. Dume, la kolombia registaro eksciis, ke infano korespondanta al la priskribo de Emmanuel estis sub la prizorgo de la Kolombia Instituto por Familia Bonstato (ICBF) la 31-an de decembro 2007. La 2-an de januaro 2008 la registaro kontestis la FARK-on, kaj kontrolis ĉu la infano estas Emmanuel. Konsekvence, la 4-an de januaro, laŭ la kolombia registaro, la infano estis submetita al mitokondria DNA-provo. Laŭ la Instituto de Jura Medicino de Kolombio, la provo konfirmis, ke li efektive estas la filo de Clara Rojas.[2] Tiu informo estis poste konfirmita kiel prava de FARK. Emmanuel malsaniĝis dum li estis bebo, kaj Rojas permesis, ke sia filo estu montrita al kuracisto por sanigo, kondiĉe ke li estu realportita al ŝi. Anstataŭe, li estis metita sub prizorgo de kamparano, kiu ne sciis al kiu la infano apartenas.

Liberigo redakti

Post mallonga prokrasto, la operaco estis rekomencita, kaj la 10-an de januaro 2008, humana komisiono estrata de la Internacia Komitato de Ruĝa Kruco flugis per du venezuelaj helikopteroj ĝis la loko en Kolombio, decidita de la FARK la antaŭan tagon. Rojas kaj González estis liberigitaj sub la prizorgo de la komisiono.[3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] La 13-an de januaro 2008, Clara Rojas[14] estis reunuigita kun sia filo, Emmanuel; la unuan fojon, kiam ŝi vidis sian filon post kiam ili estis apartigitaj antaŭ pli ol du jaroj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti