Clara Sánchez

hispana verkistino

Clara SÁNCHEZ (Guadalajara, 1a de marto 1955) estas hispana verkistino kaj filologino, faka pri hispana kino. Ŝiaj romanoj ricevis gravajn premiojn de hispanlingva literaturo —nome Alfaguara, Nadal kaj Planeta— kaj estis tradukitaj al dudeko da lingvoj. La 23an de marto 2023 ŝi estis elektita kiel membro de la Real Academia Española.​

Clara Sánchez
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1955 (1955-03-01) (69-jaraĝa)
en Gvadalaharo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Ŝi gradiĝis en Hispana Filologio en la Komplutensa Universitato. Dum ioma tempo li laboris kiel instruistino de literaturo, unue en la UNED, kaj, poste, en mezlernejo de Madrido, ĝis plena dediĉo al verkado. En 1998 ŝi ricevis la Premion de la Instituto Literario y Cultural Hispánico (ILCH), pro sia literatura kariero (tri romanoj ĝis tiam). Poste ŝi ricevis ankaŭ aliajn prestiĝajn hispanlingvajn literaturajn premiojn. Tiukadre, Últimas noticias del paraíso, atingis la Premion Internacional Alfaguara de Novela 2000.

Krome, Lo que esconde tu nombre —romano inspirita en ŝia vivo en Denia, kie ŝi loĝis dum la 1980-aj jaroj— atingis la Premion Nadal en 2010. Tiun libron oni tradukis al variaj lingvoj kaj iĝis furorlibro kaj en Hispanio kaj en Italio, kun duono da miliono da ekzempleroj venditaj en ambaŭ landoj.[1] En 2013, oni atribuis al ŝi la premion Planeta pro sia romano El cielo ha vuelto, kio igis ŝin la 14a virino kiu ricevis tiun premion, nome la plej riĉa hispanlingve kaj la dua en la tuta mondo post la Nobel-premio.[2]

Ŝiajn vekojn oni publikigis en dudeko da lingvoj kaj ili famiĝis internacie, kaj estis celo de studo kaj analizo ene de akademiaj etosoj.[3]​ En Italio oni tradukis ĉiujn romanojn kaj Lo que esconde tu nombre (Il profumo delle foglie di limone) eldoniĝis pli ol ses dek fojojn; krome Corriere della sera dediĉis al ili kolekton de ĉiuj ŝiaj romanoj tradukitaj, kion oni distribuis kun la ĵurnalo dum semajnoj.[4]

Verkoj redakti

  • Piedras preciosas (Debate, 1989)
  • No es distinta la noche (Debate, 1990)
  • El palacio varado (Debate, 1993)
  • Desde el mirador (Alfaguara, 1996)
  • El misterio de todos los días (Alfaguara, 1999)
  • Últimas noticias del paraíso (Alfaguara, 2000) (Premio Alfaguara de Novela 2000)
  • Un millón de luces (Alfaguara, 2004)
  • Presentimientos (Alfaguara, 2008)
  • Lo que esconde tu nombre (Destino, 2010) (Premio Nadal de Novela 2010)
  • Entra en mi vida (Destino, 2012)
  • El cielo ha vuelto (Planeta, 2013) (Premio Planeta de Novela 2013)
  • Cuando llega la luz (Destino, 2016)
  • El amante silencioso (Planeta, 2018)
  • El infierno en el paraíso (Planeta, 2021)
  • Los pecados de Marisa Salas (Planeta, 2023)

Referencoj redakti

  1. Agencias (15a de oktobro 2013). «La escritora Clara Sánchez, premio Planeta por la novela 'El cielo ha vuelto'». Cadena SER. Konsultita la 14an de oktobro 2019.
  2. BECEIRO, PABLO (15a de oktobro 2013). «Clara Sánchez, ganadora del premio Planeta 2013 por su novela 'El cielo ha vuelto'». RTVE.es. Konsultita la 14an de oktobro 2019.
  3. García Llamas, María Belén (2015). Doktoriga disertacio: "Detras de la realidad aparente: personaje y entorno en la novela de Clara Sánchez".
  4. «Clara Sánchez, i libri in edicola con il «Corriere della Sera» e «Oggi»». corrieredellasera (en itala). 1a de aŭgusto 2017. Konsultita la 22an de marto 2023.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti