Kleopatro (filmo, 1917)

(Alidirektita el Cleopatra (filmo))

Kleopatro estas usona muta filmo el 1917 reĝisorita de J. Gordon Edwards, kiu estis granda sukceso siatempe. La kino ĉefroligas Theda Bara en la ĉefrolo de Kleopatro, Fritz Leiber en la rolo de Julio Cezaro kaj Thurston Hall en la rolo de Marko Antonio.

Kleopatro
filmo
Originala titolo Cleopatra
Originala lingvo sen valoro
Kina aperdato 1917
Ĝenro amafera filmo, muta filmo, filma dramo, filmbiografio
Kameraado John W. Boyle
Reĝisoro(j) J. Gordon Edwards
Produktisto(j) William Fox
Scenaro Henry Rider Haggard
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto Roma regno
Muziko de José Martínez
Rolantoj Theda Bara • Fritz Leiber • Thurston Hall • Art Acord • Alan Roscoe • Herschel Mayall • Henri de Vries • Hector Sarno • Genevieve Blinn
Produktinta firmao Fox Film Corporation
IMDb
vdr
Theda Bara kiel Cleopatra
Tiutempa filma teatrejo montranta la filmon en Ĉikago
Fragmento de Cleopatra

Ĉi tiu estas unu el la plej multekostaj filmoj produktitaj en Holivudo ĝis tiu tempo, kaj ĝi inkluzivis sensaciajn kostumojn kaj spektaklajn scenejaĵojn. Ĝia produkto kostis 500 mil dolarojn, laŭ la produktadstudio, kio voloras ĉirkaŭ 8,3 milionoj da dolaroj en la nuntempo, kaj la dungitaro implikita en ĝia preparado nombris proksimume 2,000 homoj. La intrigo de la filmo estas loze bazita sur la intrigo de la tragedio Antonio kaj Kleopatro de William Shakespeare. Thida Bara aperis en la filmo en ampleksa vario de kostumoj, kelkaj el ili sufiĉe aŭdacaj.

Tamen, jarojn post ĝia liberigo, kun la trudo kaj devigo de la Hays-kodo, estis decidite ke la filmo ne renkontis la establitajn moralajn normojn kaj tial ĝia montrado estis malpermesita. La lastaj du kopioj de la filmo estis perditaj en fajroj ĉe Studioj de 20th Century Fox kaj ĉe la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko. Nuntempe konserviĝis nur kelkaj fragmentoj de la filmo, kiuj estas ĉe muzeoj. [1]

Referencoj redakti

  1. Kleopatra retejo Silent Era

Eksteraj ligiloj redakti