Codex Montfortianus

Precipua fonto [1]

Codex Montfortianus
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr
GREKAJ MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
“Codex Monfortianus aŭ minusklo 61”
nomo = Monfortianus el unu el la sinsekvaj posedantoj, Thomas Montfort
Enhavo = Nova Testamento
formo = Minuskla
nombro = 61
kategorio = V
stilo = bizanca tipo
dato de mankovro = 1520 ĉirkaŭ
konservata = ĉe Trinity College, Dublino
apartaĵo = la pli antikva greka kodekso kun la alineo Johana
Codex Monfortianus. Paĝo de la minuskla greka teksto de la Nova Testamento.

Codex MontfortianusKodekso Monfortiano Minusklo 61 ĉar katalogita per 61 en la listo de Bibliaj manuskriptoj aranĝita de Caspar René Gregory; δ 603 laŭ la listiga sistemo de Von Soden.[1]

Priskribo redakti

Tiu kodekso enhavas la tutan grekan Novan Testamenton. La teksto estas skribita en unika kolumno de 21 linioj po paĝo sur j455 paperfoflioj en dimensio (15×8,12 cm).[2]

La teksto estas dividita laŭĉapitre, kies nombro estas signita margene kun ilia titoloj en la supera folia parto. Videblas ankaŭ alia divido, tiu referencantaj al la Eŭsebiaj kanonoj, nome la divido de la evangeliaj tekstoj laŭ la praa metodo antaŭa al la modernaj metodoj.[3]

Ordo de la libroj: Evangelioj, Paŭlaj Epistoloj, Agoj, Katolikaj Leteroj (Jakobo, Judaso, 1-2 Patro, 1-2-3 Johano) kaj Apokalipso de Johano. [4] Tiu ordo de la Katolikaj (Ĝeneralaj) Leteranoj estas tiu de la Minuskulo 326.

Teksto redakti

 

La greka teksto de la Evangelioj de de la Agoj de tiu kodekso estas ekzemplero reprezenta de la Teksta bizanca tipo kaj Aland ĝin lokigas en la kategorio V. En la Paŭlaj kaj en la Katolikaj Leteroj la tekstoj estas niksitaj.[5]

En la Apokalipso de Johano, la teksto laŭiras la bizancan tipon sed kun nombraj tekstaj variantoj en strikta similo kun la Codex Vaticanus 2066 (Uncialo 046) kaj kun la Minusklo 69.[6] En la Evangelioj la teksto similas al tiuj de la Minuskloj 56 kaj 58..

En la 1-a epistolo de Johano 5, 6-7-8 troviĝas la teksta varianto δι' ὕδατος καὶ αἵματος καὶ πνεύματος ἁγίου (6 Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango. Kaj la Spirito estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero. 7 Ĉar tri estas la atestantoj: 8 la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.) kiel ankaŭ en la manuskriptoj: 39, Minusklo 326, Minusklo 1837.[7] Por la variantoj de tiu pasaĵo oni vidu: Textual variants in the First Epistle of John. Bart D. Ehrman identified this reading as Orthodox corrupt reading; Bart D. Ehrman, The Orthodox Corruption of Scripture, Oxford University Press, Oxford 1993, p. 60.

Historio redakti

La unua konata posedanto de la Codex Morfotianus estis Froy, franciskano fratulo, poste estis William Chark (1582), poste Thomas Montfort, el kiu ricevis la nunan nomon Montortianus; fine pri ĝi interesiĝis poligloto episkopo Brian Walton kiu ĝin gastigis ĉe Trinity College (Ms, 30) en Dublino.[8] Apartaĵo de tiu kodekso estas ke en ĝi prezentiĝas kiel la unua greka manuskripto kiu entenas la Alineon Johanan (Comma Johanneum) de la 1-a epistolo de Johano 5,7-8. Tiu pasaĵo, laŭ kritikistoj, estis kopiita de dekjarcenta manuskripto de la Lincoln College de Oksfordo, kiu tamen origine ĝin ĉar ĝia origino naskiĝis en la latina lingvo.[9]

De tiu dokumento profitis Erasmo de Roterdamo por kompili la trian grekan eldonon de sia Novum Instrumentum omne (Tuta Nova Testamento) (1522). [10][11]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Scrivener, Frederick Henry Ambrose; Edward Miller (1894). A Plain Introduction to the Criticism of the New Testament 1 (4 ed.). London: George Bell & Sons. p. 200.
  2. K. Aland, M. Welte, B. Köster, K. Junack, Kurzgefasste Liste der griechischen Handschriften des Neues Testaments, Walter de Gruyter, Berlin, New York 1994, p. 50.
  3. Gregory.
  4. Gregory.
  5. Bart D. Ehrman, The Orthodox Corruption of Scripture, Oxford University Press, Oxford 1993, p. 60.
  6. Bruce M. Metzger, Bart D. Ehrman, The Text of the New Testament: Its Transmission, Corruption and Restoration, (Oxford University Press, 2005), p. 86.
  7. UBS3, p. 823. Sed diversaj modernaj tradukoj modifas diversmaniere.
  8. S. P. Tregelles, "An Introduction to the Critical study and Knowledge of the Holy Scriptures", London 1856, p. 213-14.
  9. Bruce M. Metzger, Bart D. Ehrman, The Text of the New Testament: Its Transmission, Corruption and Restoration, (Oxford University Press, 2005), p. 88, 147.
  10. Kie li legis, rimarkigas studuloj, pro tro da hasteco, εμαις por εν αις en Apokalipso 2,13.
  11. Scrivener, Frederick Henry Ambrose; Edward Miller (1894). A Plain Introduction to the Criticism of the New Testament 1 (4 ed.). London: George Bell & Sons. p. 200.

Bibliografio redakti

  • Dobbin, Orlando T. (1854). The Codex Montfortianus: A Collation of this Celebrated Ms. in the Library of Trinity College, Dublin, Throughout the Gospels and Acts, with the Greek Text of Wetstein, and with Certain Mss. in the University of Oxford. London: Samuel Bagster and Sons
  • T.K. Abbott, Note on the Codex Montfortianus', "Hermathena", volume XVII, 1891, p. 203.

Eksteraj ligiloj redakti