Coignières

Coignières [kwaɲɛʁ] estas franca komunumo en la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Ĝi havis 4 527 loĝantojn en la jaro 2009[1].

Coignières
La urbodomo de Coignières
La urbodomo de Coignières
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Rambouillet
Kantono Maurepas
Urbestro Henri Pailleux (2008–2014)
Insee-kodo 78168
Poŝtkodo 78310
Demografio
Loĝantaro 4 527 (2009)
Loĝdenso 547,4 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 45′ N, 1° 55′ O (mapo)48.747221.92028Koordinatoj: 48° 45′ N, 1° 55′ O (mapo)
Alteco 99 ĝis 178 m
Areo 8,27 km2
Situo
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

 
La stacidomo de Coignières

Coignières troviĝas proksimume 33 km okcidente de la centro de Parizo, 17 km okcidente de Versailles kaj 13 km nordoriente de Rambouillet.

La najbaraj komunumoj estas Maurepas nordoriente, Le Mesnil-Saint-Denis oriente, Lévis-Saint-Nom sude, Les Essarts-le-Roi sudokcidente kaj Saint-Rémy-l'Honoré okcidente.

Coignières havas stacidomon, kiu estas haltejo de la linio Transilien N, kiu ebligas iri al Parizo kaj Rambouillet.


Notoj kaj referencojRedakti

  1. Insee. Populations légales 2009 - 78168-Coignières (france). Alirita la 10-an de decembro 2012.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti