Corbeyrier

komunumo de Svislando

Corbeyrier estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 382 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Corbeyrier
Blazono de Corbeyrier
Blazono de Corbeyrier
Blazono de Corbeyrier
Simbolo ĉe la komunuma domo de Corbeyrier
Simbolo ĉe la komunuma domo de Corbeyrier
Simbolo ĉe la komunuma domo de Corbeyrier
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 563154 / 133138 (mapo)46.3486111111116.96Koordinatoj: 46° 21′ N, 6° 58′ O; CH1903: 563154 / 133138 (mapo)
Nombro de loĝantoj 382
Areo 21,99 km²
Alteco 920 m super marnivelo
Poŝtkodo 1856
Komunumkodo 5404
Mapo de Corbeyrier
Mapo de Corbeyrier
Mapo de Corbeyrier
vdr

Geografio redakti

La komunumo Corbeyrier situas en la Vaŭdaj Alpoj sur montara deklivo super la ebenaĵo de Rodano kun bona belvido al Valezo en sudo kaj la Lago Lemano en okcidento. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la pasejkulmino de Ayerne, kiu situas sur la akvodislimo inter Rodano kaj Rejno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Corbeyrier la vilaĝetoj kaj setlejoj Vers-Cort (sur alteco de 754 m s.m.), Vers la Crête (sur alteco de 883 m s.m.), Vers la Doey (sur alteco de 970 m s.m.), Bovau (sur alteco de 1'035 m ü. M.), kaj Luan (sur alteco de 1'205 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,99 km², de kiuj 50,0% estas kovritaj de arbaro, 40,1% servas por agrikulturo kaj 2,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Corbeyrier limas en nordo al Villeneuve, en nordoriento al Ormont-Dessous, en oriento al Leysin, en sudo al Yvorne, kaj en okcidento al Roche.

Trafiko redakti

La komunumo Corbeyrier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La alveturo al la komunumo okazas pere de kurboriĉa vojo, kiu komenciĝas en Yvorne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Aigle. Pere de poŝtaŭtolinio al Aigle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Corbeyrier datiĝas el la jaro 1261 kiel de Cubiriaco. Dum la berna regado de 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Corbeyrier apartenis al la mandatejo Aigle en la samnoma voktejo. En la jaro 1584 pro montfalo multaj domoj en la komunumo detruiĝis.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti