Vandœuvres

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Crête)

Vandœuvres estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Vandœuvres
Blazono de Vandœuvres
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 13′ 0″ N 6° 12′ 0″ O / 46.21667 °N, 6.20000 °O / 46.21667; 6.20000 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 0″ N 6° 12′ 0″ O / 46.21667 °N, 6.20000 °O / 46.21667; 6.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2683
Areo 4,35 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 1253
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Vandœuvres
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 2 484 loĝantoj sur areo de 4,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 563 loĝantoj/km².

Geografio redakti

La komunumo Vandœuvres situas ĉe la sudokcidenta bordo de la rivereto Seymaz proksimume 3 kilometrojn okcidente de la lago Lemano, 6 kilometrojn nordoriente de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Vandœuvres mem la vilaĝetoj Chougny en la sudo, Crête en la oriento kaj Pressy en la nordo. Sur la komunuma teritorio situas ankaŭ la psikiatra kliniko Bel-Air de la universitata hospitalo de Ĝenevo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,41 km², de kiuj 5,9% estas kovritaj de arbaro, 39,0% servas por agrikulturo kaj 55,1% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vandœuvres limas en nordo al Collonge-Bellerive, en oriento al Choulex, en sudoriento al Thônex, en sudo al Chêne-Bourg, en sudokcidento al Chêne-Bougeries, kaj en okcidento al Cologny.

Komunumo de kverkoj redakti

La tradicio de la vandœuvranoj postulas, ke por ĉiu loĝanto de la komunumo ekzistu kverko sur la komunuma teritorio, tial nuntempe en la komunumo ekzistas pli ol 2000 kverkoj.

Trafiko redakti

Tra Vandœuvres pasas la kantona ĉefvojo n-ro 116, la tiel nomita Route de Vandœuvres. La komunumo estas konektita per la buslinio n-ro 33 al la loka transportreto de Ĝenevo.

Historio redakti

Ĝis en la 1920-aj jaroj la loĝantaro de Vandœuvres nombris pli-malpli konstante proksimume 600 personojn. Tiam komenciĝis konstanta kresko, kiu pludaŭras ĝis hodiaŭ, kiam la nombro de la loĝantaro jam klare superas 2500.

Blazono redakti

La ora aŭstro, kiu videblas sur la blazono ruĝ-verda de la komunumo estas la atributo de Sankta Jakobo la patrono de la malnova paroĥo de Vandœuvres. La blazono estis akceptita per la ŝtata konsilio la 12-an de junio 1924 surbaze de propono de la komunuma konsilio.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti