BÖJTE Csaba (beojte) estas rumanuja hungara franciskano, fondinto de Fondaĵo Sankta Francisko de Deva naskita en Kluĵo la 24-an de januaro 1959.

Csaba Böjte
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1959 (1959-01-24) (65-jaraĝa)
en Kluĵo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo monaĥoverkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Premioj, distingoj redakti

  • Premio Persono de Jaro por 2004 (Magyar Hírlap (2005);
  • Premio de Fondaĵo Pannon Példakép 2008.

Biografio redakti

La patro de Csaba Böjte estis seruristo, naskita en Sândominic kaj laborinta en Kluĵo. Li estis viktimo de komunista reĝimo. Lia patrino, naskita en Miercurea Ciuc pro la konstantaj ĝenadoj fare de aŭtoritatoj donis sian filon al siaj gepatroj, do Csaba edukiĝis kaj loĝis jam ekde 1961 en Miercurea Ciuc ĉe siaj patrinaj geavoj. Tie li finis la bazlernejon kaj la fakmezlernejon. Post siaj studoj li laboris kiel faklaboristo ĝis 1982, kiam li enpaŝis la ordenon franciskanon de Ĉikŝomjo. La romian katolikan teologion li finis en Alba Iulia kaj Esztergom. Li estis ordinita pastro en 1989. Post servoj en diversaj lokoj en 1992 oni nomumis li pastro en Deva, kie li en la forlasita franciskana monakejo establis orfdomon por forlasitaj infanoj. Li establis fondaĵon por krei la materiajn bazojn al funkciado de hejmoj, kies nombro de jare al jare kreskaj. En 2008 jam estis pli ol 40 institutoj kun pli ol 1500 infanoj.

Verkoj redakti

 
Csaba Böjte
  • Böjte Csaba: Hiszek a szeretet végső győzelmében! Budapest: Szt. Gellért Kiadó, 2005.
  • Böjte Csaba: Kevesebb pátoszt és több áldozatot! Budapest: Szt. Gellért Kiadó, 2006.
  • A fénygyújtogató. Kun pastro Csaba Böjte parolas Ildikó Benkei. Budapest: Kairosz, 2006.
  • Istennel a semmiből a végtelen felé. Kun Csaba Böjte parolas Ágota Csengei. Budapest: Kairosz, 2006.

Filmoj redakti

  • Csillagösvény (2005.)
  • Utazások egy szerzetessel (2005.)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Retpaĝo de la fondaĵo ankaŭ en angla kaj germana lingvoj [1]