Cubleșu Someșan
komunumo en Rumanio
Cubleșu Someșan [kubleŝu someŝan] (hungare Magyarköblös [madjarkeobleoŝ])) estas vilaĝo en Rumanio norde de Kluĵo. Administre ĝi apartenas al Panticeu.
Cubleșu Someșan | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Cluj | |
Alinome | Magyarköblös (hungare) | |
Komunumo | Panticeu | |
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | |
Situo | 47° 3′ N, 23° 38′ O (mapo)47.052523.629166666667Koordinatoj: 47° 3′ N, 23° 38′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 370 m | |
Poŝtkodo | 407447 | |
Loĝantaro | 502 (2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 58883 | |
La nomparto Someșan rilatas al la rivero Someșul Mic, kiu tamen fluas ĉ. 15 km oriente.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi nombris 1 166 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 527 (rumanoj, 13 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 502 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 443 | 88,2 % |
hungaroj | 58 | 11,6 % |
Unu loĝanto nenion deklaris. La nombroj pri la preferataj lingvoj rumana kaj hungaraj estis egalaj al tiuj pri etnecoj.
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1306. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
redakti- Márton Roska (15-a de junio 1880 – 16-a de julio 1961, Budapeŝto) – arkeologo, universitata profesoro
- László Csíki (agronomo)
Notoj
redakti- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2012-12-22.