Cunina [pron. Kunina] estas flandra neprofitcela organizaĵo kiu fondiĝis la 23an de novembro 1990 en Geel de Sophie Vangheel. La organizaĵo celas instigi kaj kunordigi financan adopton de infano el la Tria Mondo. Ideo estas finance subteni la infanon ĝis kiam ĝi finstudis. Cetere Cunina ankaŭ faras projektojn por ekzemple helpi infanojn de gepatroj mortintaj de aidoso.

Cunina
Lando(j) Belgio vd
vdr

Flandroj kiuj volas aliĝi al Cunina ĝiras ĉiumonate 25 eŭrojn por baptoinfano en evoluanta lando. Aldoniĝas 5 eŭroj por administraj kostoj. Ĉar Cunina laboras per volontuloj, temas pri la organizaĵo kiu pluĝiras plej granda elcentaĵo (almenaŭ en Flandrio) de la mono por efektive helpi surloke.

Historio redakti

Kiel vicprezidantino de internacia organizaĵo Sophie rimarkis, ke ŝi povis fari pli por la malriĉaj infanoj kiujn ŝi renkontis dum vizito al Haitio. Tiel ekestis Cunina kun la celo kolekti 160 000 belgajn frankojn por la unua Cunina-projekto en Haitio.

En 1991 Cunina estis rekonata de la belga ŝtato kiel helpa asocio por la evoluantaj landoj. Eblis ekde tiam doni atestojn por la impostoj al siaj donacantoj. En 2004 la organizaĵo eĉ estis rekonita kiel ne-registara organizaĵo en Belgio.

En 2006 jam pli ol 1000 belgoj ĉiumonate ĝiras 30 eŭrojn por baptoinfano en la tria mondo. Ankaŭ en Nederlando ekzistas intertempe "filio".

La famaj flandroj Sabine de Vos kaj Luc Appermont subtenas Cunina kiel baptopatro kaj -patrino.

Etimologio redakti

Cunina en la latina mitologio estas la "Dio de la lulilo". Bedaŭrinde en tiu ĉi mondo la loko kie staris via lulilo, havas gravan influon je la postaj ŝancoj en la vivo. Se vi naskiĝis en okcidenta civilizo, vi certas pri bona eduko kaj sano. Se vi naskiĝis ekzemple en kabano en Haitio, viaj ŝancoj estas multe malpli grandaj. Cunina volas helpi doni ŝancojn al tiaj infanoj.

Eksteraj ligiloj redakti