Dániel Krmann

Dániel Krmann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krmann Dániel estis hungaria luterana pastro, superintendanto, instruisto. Laŭ la propra nomuzo Krmann estas konataj la nomvariantoj Krman, Kerman kaj Kermann.

Dániel Krmann
Dániel Krmann
Dániel Krmann
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de aŭgusto 1663(nun 1663-08-28)
en Hungario Misén (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 17-an de septembro 1740
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Tombo Katedralo de Marteno de Tours
Lingvoj ĉeĥaslovakalatinagermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo verkisto • luterana pastoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Dániel Krmann

Dániel Krmann[1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1663 en Misén, nuntempa Omšenie en Slovakio), li mortis la 17-an de septembro 1740 en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

BiografioRedakti

Dániel Krmann apartenis al la slovaka luterana minoritato de la lando. Li lernis komence en diversaj lokoj de Supra Hungarujo. Tiutempe pro la kontraŭreformacio la luteranoj estis ekzekutitaj, tial la juna Dániel daŭrigis la lernadon eksterlande en Breslau, Lepsiko kaj Wittenberg. Hejmenveninta en 1683 li estis aŭ instruisto, aŭ pastoro en diversaj lokoj, sed pro la religiaj konfliktoj li ĉiam devis rifuĝi. Fine li denove rifuĝis al eksterlando en 1699. Inter 1703 kaj 1711 okazis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, Rákóczi deklaris religiliberecon. Krmann revenis al Hungarlando kaj en 1706 li estis elektita superintendanto. En la sekvanta jaro Rákóczi sendis Krmann al Svedio por peti apogon. Post falo de la liberecbatalo denove okazis persekutadoj kontraŭ luteranoj, fine en 1729 li estis kaptita kaj mortis en prizono en Pozsony. Pro ruza agado de la jezuitoj li estis entombigita en Katedralo Marteno de Tours (Bratislavo) en Pozsony.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Disputatio theologica, qua veram orthodoxae ministrorum vocationis considerationem… (1683)
  • Rudimenta grammaticae Slavicae (1704)
  • Fata familiae Krmannianae manuskripto)
  • Itinerarium (vojaĝlibro pri Svedio en 1709, slovake 1969, hungare 1984)
  • Trium Krmannorum exilia (1717, membiografio, manuskripto)
  • Hungaria evangelica (1717, manuskripto)
  • Biblia sacra, to jest: Biblí svatá (1722, nur antaŭparolo)
  • Agenda ecclesiastica slavonica (1734)

FontojRedakti

ReferencojRedakti