Dénes Kapitány [dEneŝ kapitAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kapitány Dénes estas hungara orgenisto.

Dénes Kapitány
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1974 (1974-09-26) (49-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dénes Kapitány [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1974 en Szeged.

Biografio

redakti

Dénes Kapitány ricevis la unuajn lecionojn pri orgenado en Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Kalocsa). Li daŭris la lernadon en muziklernejo de Miskolc, fine li akiris pianistan kaj orgenistan diplomojn en filio de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Debrecen. Li atingis la trian lokon en orgenista konkurso en 1996. Li estas orgenisto de la Abateja preĝejo de Zirc ekde 1999, kie li ofte aranĝas orgenkoncertojn, krome li instruas disĉiplojn. Li faras recitalojn ankaŭ eksterlande. Liaj muzikaĵoj estas aŭdeblaj ankaŭ en kompaktaj diskoj. Li ofte prezentas verkojn de Dezső Antalffy-Zsiross.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti