DARPA (angle Defense Advanced Research Projects Agency, t.e. defenda agentejo por avancintaj esplor-projektoj) estas agentejo sub Usona Departemento de Defendo, kiu efektivigas alt-teĥnologiajn projektojn por la usonaj militfortoj. Ĉia oficiala jara buĝeto por 2022 estas sume 3,868 miliardoj da usonaj dolaroj.

DARPA
Advanced Research Projects Agency
emblemo
federacia registara organizaĵo de Usono
Komenco 1958 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Arlington
Agareo

esplorado kaj disvolvado
• milita teknologio
• Military research

Retejo Oficiala retejo
vdr

Origine ĝi havis la nomon ARPA, estis fondita la 7-an de januaro 1958 de Dwight D. Eisenhower kaj estis alinomita en 1972 al DARPA, en 1993 reen al ARPA kaj en 1996 denove al DARPA. La fondon de la organizaĵo instigis la Sputnik-ŝoko, cele al ellaborado de avangardaj, pintaj teknologioj.

La plej konata kaj sukcesa projekto de la agentejo estas la ARPANET, el kiu kreskis la hodiaŭa Interreto. Krom tio gravas ankaŭ la kaŝteknologioj (Have Blue/F-117) kaj la GPS.

La agentejo sponsoras tradukajn programojn, evoluojn de memdirektitaj veturiloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti