Damaska Universitato
Damaska Universitato (arabe جامعة دمشق, Jāmi‘atu Dimaŝk) aŭ Universitato de Damasko estas la plej granda kaj malnova universitato en Sirio, kun sidejo en la ĉefurbo Damasko kaj havas kampusojn en aliaj urboj de Sirio. Ĝi estis fondita en 1923 pere de la kunigo de la Altlernejo de Medicino (establita en 1903) kun la Jura Instituto (establita en 1913). Ĝis 1958 ĝi estis nomita Siria Universitato, sed la nomo ŝanĝiĝis post la fondo de la Universitato de Halepo. Estas naŭ publikaj universitatoj kaj pli ol dek privataj en Sirio. La Damaska universitato estis unu el la plej rekonataj universitatoj en Mezoriento antaŭ la milito en Sirio startis en 2011.
Damaska Universitato | ||
---|---|---|
![]() | ||
fondodato | 1923 | |
Situo | ||
Geografia situo | 33° 30′ 41″ N, 36° 17′ 29″ O (mapo)33.5113888936.29138889Koordinatoj: 33° 30′ 41″ N, 36° 17′ 29″ O (mapo) | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 137 980 vd (stato: septembro 2011) | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj • Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
Filioj: | ||
• Q60572760 vd | ||
| ||
La Universitato de Damasko konsistas el kelkaj fakultatoj, institutoj, kaj altlernejo de flegozorgado. Unu el la institucioj specializiĝas en instruado de araba lingvo por eksterlandanoj, kiu estas la plej granda institucio siatipe en la Araba mondo.[1]
Bildaro redakti
-
Fakultato de Medicino
-
Fakultato de Dentokuracado
-
Fakultato de Farmacio
-
Fakultato de Arkitekturo
-
Fakultato de Ekonomiko
-
Fakultato de Civila Inĝenierado
-
Fakultato de Teknologia Inĝenierado
-
Instituto de Lingvoj
Referencoj redakti
- ↑ Spender, Tom. "A new 'Mecca of Arabic studies'?". The Christian Science Monitor, alirita la 22an de majo 2019.