William Culubin (n. la 10-an de majo 1992 en Kinŝaso), pli bone konata sub lia artista nomo Damso, estas konga-belga repisto[1].

Damso
Persona informo
Naskonomo William Kalubi Mwamba
Aliaj nomoj Damso
Naskiĝo 10-an de majo 1992 (1992-05-10) (31-jaraĝa)
en Kinŝaso
Lingvoj franca
Ŝtataneco Demokratia Respubliko KongoBelgio
Infano 1
Okupo
Okupo repisto • kantistokantoverkisto
vdr

Frua vivo redakti

Damso naskiĝis en la Demokratia Respubliko Kongo en la urbo Kinŝaso. Kiam li estis naŭjara, li forlasis la landon kun sia familio pro sanga armita konflikto kaj transloĝiĝis al Belgio. Damso famiĝis en 2015 per sia kanto Poséidon. Li subskribis kontrakton kun Universal[2].

Edukado redakti

Post studentiĝado ĉe mezlernejo, la gepatroj de Damso instigis lin por ke li daŭrigu siajn studojn de merkatiko kaj psikologio. Tamen Damso pasigis pli da tempo registrante en sonstudio, kio negative influis liajn studojn. Ĉi tio kaŭzis kolizion kun liaj gepatroj, precipe kun lia patro, kuracisto en la Kinŝasa Medicina Centro[3]. Damso klarigis ankaŭ ke li "eĉ estis elpelita el la domon". Ĉi tio fariĝis grava periodo de lukto por la artisto, kiu devigis lin loĝi en malsamaj lokoj de la urbo. Damso ne havis alian elekton ol klopodi vendi siajn produktojn. La artisto diris ankaŭ ke li "studis merkatan psikologion, sed rasismo multe influis siajn vivelektojn kaj ke li neniam sentis sin akceptita pro tio". Li provis trovi laboron, havis intervjuojn, sed li neniam sukcesis kaj pro tio li entrepenis eksterleĝajn agadojn, ĉar li ne provis esti ruza kaj bezonis monon. Tio ĉi ĝenis lin, sed ĝi ankaŭ devigis lin fari siajn proprajn elektojn.

Diskaro redakti

  • Batterie faible (2016)
  • Ipséité (2017)
  • Lithopédion (2018)
  • Qalf (2020)
  • Qalf Pt.2(2021)

Honoroj redakti

Li gajnis disversajn premiojn por plej bona muzikisto interalie tri fojojn la premion Platinum.

Referencoj redakti

  1. (fr) Stéphanie Binet, Damso, rappeur pas si méchant, Le Monde.fr,, la 19-an de junio 2017.
  2. (fr) Biografio de Damso Arkivigite je 2020-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (fr) Intervjuo kun Damso, revuo Jeune Afrique