Danca terapio estas grupiĝo de pluraj skoloj de per-arta psikoterapio, en kiuj centras dancado en servo de psika kuracado. La libere improvizata dancado, komprenata kiel ĉiu speco de movado kun krea esprimo kaj komunika rolo, celas la individuan esprimon, komprenon kaj prilaboron de emocioj kaj interhomaj rilatoj.

La unuaj skoloj de danca terapio evoluiĝis en la 1940-aj jaroj en Usono: la plej gravaj fondintinoj de diversaj dancterapiaj direktoj estas Marian Chace,Trudi Schoop, Lilian Espenak kaj Mary Whitehouse.

Laŭ aserto de dancaj terapiistoj, la terapio plibonigu la percepton de la propra korpo kaj la propraj emocioj, pligrandigu la gamon de eblaj movoj kaj subtenu la aŭtentan esprimon per integriĝo de la nekonscio. La teoriaj bazoj de la danca terapio konsideras influojn el la profunda psikologio kaj la humanisma psikologio.

Vidu ankaŭ redakti