Daniel Bahr

germana politikisto

Daniel Bahr estas germana politikisto kaj asekura reprezentanto. Li naskiĝis la  4-an de novembro 1976 (nun 1976-11-04) en Lahnstein, do nun estas 48-jara. Daniel Bahr reprezentas la bavaran liberalisman partion FDP, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.

Daniel Bahr
Persona informo
Daniel Bahr
Naskiĝo 4-an de novembro 1976 (1976-11-04) (48-jaraĝa)
en Lahnstein
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Monastero Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Libera Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Münster vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De majo 2011 ĝis decembro 2013 Daniel Bahr estis ministro pri sano en la registaro de Germanio. En tiu funkcio li sekvis la sampartian politikiston Philipp Rösler, kiu estis vokita transpreni la postenon de ministro pri ekonomio kaj teknologio en tiu registaro. Antaŭ la ministriĝo, Daniel Bahr jam de oktobro 2009 estis parlamenta ŝtatsekretario en la ministerio pri sano, ekde kiam Rhilipp Rösler estis ministro, do jam havis pozicion kompareblan al "vicministro".