Lahnstein

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Lahnstein estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 18 433 loĝantojn.

Lahnstein
Blazono
Lahnstein (Germanio)
Lahnstein (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • urba komunumo de Germanio • kuracloko
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02621
Poŝtkodo 56112
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 5420
Aŭtomobila kodo EMS
Oficiala Municipokodo 07141075
LOCODE LAH
Subdivido 3 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Peter Labonte
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Kirchstr. 1
Demografio
Loĝantaro 18433 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 18′ N, 7° 36′ O (mapo)50.3011111111117.6055555555556Koordinatoj: 50° 18′ N, 7° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 61 - 365 m
Areo 36,85 km²
Oficiala retejo http://www.lahnstein.de
vdr
el birda perspektivo

La burgo Lahneck estas spronburgo el la 13-a jarcento sur akra 164m alta roksprono je la maldekstra flanko de la rivero Lahn. Ĝi staras en la urboparto Oberlahnstein de la urbo Lahnstein apud la enfluejo de la Lahn en la Rejnon. Je la alia riverflanko de la Rejno estas la kastelo Stolzenfels. La horizontala projekciado montras simetrion en formo de longeca rektangulo, kiu estas tipa por la malfruaj burgoj en la tempo de la ŝtaŭfoj.

La kastelo Martinsburg, mallonge ankaŭ Martinsburg, estas kastelo en Lahnstein. Ĝi estis konstruita en 1298 kiel doganburgo de la ĉefepiskopoj de Majenco. Origine ĝi havis la nomon burgo Lahnstein. La Mayenca ĉefepiskopo konstruigis krom la urbomuron ankaŭ la burgon samtempe. Ĝi estas unu el la malmultaj detruitaj burgoj de la meza rejnvalo. La burgo estas en privata posedo kaj gastigas loĝejojn, oficejojn, muzeon pri karnavalo kaj monpregadejon.

Rilatoj al Esperanto redakti

En la dua duono de la 20-a jarcento en la urbo estis la sidejo de esperantista internacia iniciato pri karitata helpo al lepruloj. Nun, aktiva esperantisto en la urbo estas interalie d-ro Matthias Hecking, almenaŭ inter la jaroj 2013 kaj 2017 unu el tri estraranoj de la Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo.

 
aspekto de la burgo de Lahnstein
 
burgo Lahneck
 
Lahneck, interna korto
 
burgfrido de la interna korto
 
Burg Lahneck ĉ. 1900
 
ruino de la burgo Lahneck, ŝtalgravuraĵo laŭ William Tombleson, 1840
 
Lahnstein kun burgo Lahneck kaj burgo Stolzenfels, gravuraĵo de M. Merian, 1655
 
Burg Lahneck, kavalira salono, ĉe la muro vera murtapiŝo el la Manufakturo Gobelin