Daniel BOMBERG estis belga hebreisto, bibliisto, tipografo kaj eldonisto de sennombraj hebreaj biblioj kun komentoj, kaj aŭtoro multaj gramatikaj, leksikografaj filozofaj kaj etikaj verkoj. En la 7-a de decembro 1515, Bomberg sukcesis havi privilegion de la papo Leono la 10-a por eldoni librojn en la hebrea. En 1517, ĉiuj privilegioj estis revokitaj, tamen Bomberg ree havis siajn rajtojn konfirmitaj de la Senato en 1518. Kiam la privilegioj elspiris en 1525, Bomberg provis renovigi la rajtojn je 5 pliaj jaroj sed la Senato, timante komplikaĵojn kun la ekleziaj aŭtoritatuloj decidis ne plu pasigi la decidoproponon.[1]

Daniel Bomberg
(c1483–1549)
Hiddoushei Berakhot verkita de Rashba (1235-1310), presita de Daniel Bomberg - Venecio, 1523.
Hiddoushei Berakhot verkita de Rashba (1235-1310), presita de Daniel Bomberg - Venecio, 1523.
Persona informo
Naskiĝo ĉ1483
en Antverpeno, Belgio
Morto 21-a de decembro 1553
en ĉAntverpeno, Belgio
Lingvoj hebrealatina vd
Ŝtataneco Suda Nederlando vd
Profesio
Okupo tipografo • artovendisto • eldonisto • presisto vd
Laborkampo Hebrew prints • pressing vd
Aktiva en Venecio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1548 la papo Paŭlo la 3-a ekspedis sian ambasadoron por cenzuri la veneciajn hebreajn publikaĵojn, sed Bomberg argumentis, ke la malnovaj manuskriptoj ne devas ŝanĝiĝi, kaj sukcese rezistas al la papa premo. Kvankam la eklezio ne sukcese influis la presadon de Bomberg dum lia vivo, antaŭ 1553 la Talmudo estis bruligita en Italio kaj la eklezio aktive serĉis limigi sian publikigon kaj cirkuladon.

Lia eldonejo presis ĉirkaŭ 200 hebreajn librojn, inklude de Siddurim (preĝolibroj), responsa[2], juraj kodoj, verkoj de filozofio kaj etiko, komentoj kaj pli. Li estis la unua hebrea presisto en Venecio kaj la unua ne-juda presisto de hebreaj libroj.

Biografio redakti

Lia patro Cornelis van Bomberghen estis Kapelmajtro en Antverpeno ĉirkaŭ 1501. Marino Sanuto la Juna nomas lin "Daniele da Norimberga" (Nurenbergo), sed ĉi tio eble estas simpla miskompreno. Li establiĝis kiel librokomercisto en Venecio, kun granda riĉaĵo disponebla, tiam kiam li amikiĝis ĉirkaŭ 1514 al Felice da Prato, judo, kiu konvertiĝis al katolikismo kaj eniris la ordon de la Grandaj Aŭgustenanoj, el kiu li lernis la hebrean.

Li financis la presadon de latina traduko de la Psalmaro farita de la religiuloj, dediĉita al papo Leono la 10-a, eldonita la 5-an de septembro, 1515 de la presisto Peter Liechtenstein. La 23an de aprilo, la tri viroj petis de la veneciaj aŭtoritatoj rajtigon presi, kun ekskluziveco de dek jaroj, por aliaj tekstoj, inkluzive de du hebreaj Biblioj kaj la latina traduko de la kabalaj traktatoj Sefer ha-temuna kaj Imre Shefer; la rajtigo estis donita, sed la projekto sukcesis nur por la Biblioj.

 
Babilonia Talmudo, dua eldono, Venecio, presita inter 1525 k 1539.

Verkaro redakti

  • Biblia rabbinica, 1517
  • Vetus Testamentum Hebraice, 1517
  • Pentateuchus hebraeum et chaldaeum, 1517
  • 1519, ספר תרומת הדשןביאורים ... על פרש"י בחמשה חומשי תורה
  • 1521, ספר מצות הגדול
  • Biblia hebraica, 1525
  • Bibliotheca Judaica, Julius Furst, 1540
  • Concordantiae hebraicae, 1581

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Copyright in the Renaissance: Prints and the Privilegio in ...
  2. Responsa konsistas je korpaj da skribaj decidoj kaj verdiktoj, donitaj de juraj fakuloj responde al demandoj adresitaj al ili. En la moderna epoko, la esprimo estas uzita por priskribi decidojn kaj verdiktojn faritajn de akademiuloj en historia religia juro.
  3. Britannica.com