Daniel Nekonečný

ĉeĥa kantisto

Daniel Nekonečný (naskiĝis la 29-an de junio 1966, mortis la 23-an de marto 2019) estis membro de ĉeĥa muzikgrupo Šum svistu (en traduko Susuro de siblado). Li alternis vicon da bizaraj profesioj ekde helpanto en ginekologia kaj akuŝsekcio ĝis okupito de funebra servo. Du jarojn li studis aktoradon, poste li interrompis la studadon kaj pro manko de tempo li ne plu revenis al ĝi. Li estis membro de muzikgrupo Laura a její tygři (en traduko Laŭro kaj ŝiaj tigroj), en la jaro 1990 li fondis propran grupon, Susuron de siblado, kiu atentigis je unu jaro pli poste per sukcesa multmedia projekto en praga Teatro de Muziko.

Daniel Nekonečný
Nekonečný, en 2007
Nekonečný, en 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Daniel Konečný
Naskiĝo 29-an de junio 1966 (1966-06-29)
en Boskovice
Morto 23-an de marto 2019 (2019-03-23) (52-jaraĝa)
en Praha-Řeporyje
Deveno Ĉeĥio Ĉeĥio
Profesio kantisto
Parencaj
temoj
Šum svistu
Retejo danielnekonecny.cz
vdr

Diskografio redakti

  • Šum svistu
  • Tančírna
  • Rytmy z ráje
  • Nekonečný šum