David Dae HO (ĉine 何大一, naskita novembron 3, 1952) estas ĉina-usona aidosesploristo konata pro sia revolucia esplorado sur la uzo de enziminhibitoroj (ankaŭ konataj kiel proteazinhibitoroj) por trakti malsanuloj kun aidoso.

David Ho
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1952 (1952-11-03) (71-jaraĝa)
en Tajĉung
Loĝloko Chappaqua (Nov-Jorkio) vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de Teknologio • Harvard–MIT Division of Health Sciences and Technology • Harvard Medical School • John Marshall High School vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo virusologo • kuracisto vd
Laborkampo virusscienco vd
Aktiva dum 1994– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ho naskiĝis en Tajvano, kaj enmigris al Usono kun sia familio en la aĝo de 12. David studis por bakalaŭro ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio, kiun li diplomiĝis kun honoroj en 1974, kaj kompletigis medicinstudojn en Universitato Harvard. En 1981, dum lia laboro en la hospitalo, li iĝis konscia pri nova kaj nekonata malsano, kiu poste estus rivelita kiel aidoso.

Ekde 1984 li koncentriĝis pri esplorado pri tiu ĉi malsano. Dum lia esplorado, li publikigis pli ol 350 artikolojn, kiuj rivelis multe pri la reprodukta mekanismo de la malsano. Ho povis trovi traktadon kiu malrapidigas la indicon de reproduktado de la malsano, tiel signife plilongigante la vivdaŭron de multaj pacientoj. Nuntempe Ho laboras pri provo evoluigi preparan vakcinon por la aidosmalsano.

Ho gajnis plurajn premiojn por sia esplorlaboro. En 2001, li ricevis de la usona prezidento Bill Clinton la Prezidentan Civitanan Medalon, la dua plej grava civila honoro en Usono. En 1996, li estis nomita la Persono de la Jaro de la revuo Time, fakto kiu surprizis multajn legantojn. Responde al asertoj ke Ho ne estas konata figuro, la gazeto respondis ke "Ho ja ne estas bonkonata nomo, sed kelkaj homoj faras fraptitolojn kaj kelkaj homoj faras historion." En 2006, Kalifornia Guberniestro Arnold Schwarzenegger sciigis ke Ho estis induktita en la Kalifornia Ŝtata Halo de Famo.

Eksteraj ligiloj redakti