Dedinky (dedinki), (hungare Imrikfalva) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. La historiaj nomoj estis hungare Imrichfalu, slovake Imrichovce.

Dedinky
hungare: Imrikfalva, germane: Dörfel in der Zips
municipo
Rezervujo Palcmanská Maša kaj municipo Dedinky en fono
Oficiala nomo: Dedinky
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Košice
Distrikto Rožňava
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaro Slovaka paradizo
Rivero Palcmanská Maša rezervujo
Situo Dedinky
 - alteco 795 m s. m.
 - koordinatoj 48° 52′ 02″ N 20° 22′ 54″ O / 48.86722 °N, 20.38167 °O / 48.86722; 20.38167 (mapo)
Areo 4,0 km² (400 ha)
Loĝantaro 293 (31.12.2010)
Denseco 73,25 loĝ./km²
Unua skribmencio 1380
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 73
Telefona antaŭkodo +421-58
Aŭtokodoj RV
NUTS 525618
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Dedinky
Retpaĝo: dedinky.sk
Portalo pri Slovakio
Municipo Dedinky
Panoramo al akvorezervujo de Dedinky

Situo redakti

Dedinky situas flanke de monto 1121 m alta, laŭ akvorezervujo, fervojo Brezno-Gelnica preteriras. Rožňava troviĝas 32 km.

Historio redakti

Setlejo Kisistvánd estis unue menciita en la jaro 1412 en formo "Istvanfalva". La fondintoj estis ministoj, kiuj minis feron. En 1787 oni komputis tie 16 domojn kaj 165 homojn, en 1828 26 domojn kaj 190 homojn. Apuda vilaĝo Imrikfalva aperis unuafoje en 1787. Tiam oni komputis tie 25 domojn kaj 216 homojn, en 1828 25 domojn kaj 187 homojn. En 1872 pro incendio 9 domoj bruldetruiĝis. En 1910 loĝis en ambaŭ vilaĝoj plejparte slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1933 la komunumoj unuiĝis, kiu ricevis novan nomon Dedinky. En 2001 loĝis en Dedinky 434 da homoj, (escepte po 1 hungaron kaj ĉeĥon ĉiuj slovakoj). Nuntempe ankaŭ feriejo formiĝis, vintre oni skiadas.

Vidindaĵoj redakti