La programo Deep Lens SurveyDLS (anglaĵo por « Enketo pri Profundaj (gravitaj) Lensoj) » estas usona ekstergalaksia astronomia kampanjo sur pluraj ondolongoj, kiu celas mapi la grandskalajn strukturojn de la Universo kaj la disdonon de masoj ekstere de nia loka universo.

Tiu kampanjo estas farita inter 2001 kaj 2006 sur sep kampoj de po 4 kvadrataj gradoj per mozaikaj ŝargkuplitaj bildigiloj de la Nacia Optika Astronomia Observatorio ĉe la Teleskopo Victor M. Blanco de la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo kaj ĉe la Teleskopo Mayall de la Nacia Observatorio de Kitt Peak.

Optikaj nedaǔraj eventoj (inklude movantajn objektojn kiel asteroidojn, kometojn), kaj kandidatajn supernovaojn estas publikigataj en reala tempo.

Malkovraĵoj redakti

Deep Lens Survey permesis la malkovron en 2012 de la Galaksiamaso DLSCL J0916.2+2951 (kromnomita « Muskeda Kugla Amaso »). Temas pri kunfandiĝo de du galaksiamasoj kun notinda disiĝo inter ties komponantoj el bariona kaj malluma materio.

Krome, dum tiu kampanjo estis malkovritaj, laǔ Minor Planet Center, 80 asteroidoj inter 2000 kaj 2006.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Deep Lens Survey en la angla Vikipedio.