Demetrio de Tesaloniko

Sankta Demetrio de Tesaloniko (malnovgreke: Άγιος Δημήτριος της Θεσσαλονίκης) estas kristana martiro kies martireco okazis en Sirmium (la nuna Mitroviĉ, en Serbio) komence de la 4-a jarcento, en la jaro 306. Same kiel sankta Artemio de Antiokio, sankta Georgo kaj aliaj sanktuloj de oriento, li ricevas la titolon "granda martiro", pri lia militista alta rango.

Sankta
Demetrio de Tesaloniko
Persona informo
Δημήτριος της Θεσσαλονίκης
Naskiĝo 1-an de januaro 300 (0300-01-01)
en Tesaloniko
Morto 1-an de januaro 306 (0306-01-01) (6-jaraĝa)
en Tesaloniko
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo militisto • religiulo • soldato vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en Tesaloniko, Grekio ĉirkaŭ 270 p.K.. Ekde tre frua aĝo li atingis altan postenon en la romia armeo. Tamen, malgraŭ lia posteno, li restis fidela al sia kristana kredo, eĉ proklaminte la Evangelion inter liaj armeanoj kaj provi kelkajn konvertiĝojn. Pro tiu kialo, li estis malliberigita kaj sendita al la imperiestro Maksimiano, antaŭ kiu li proklamis sian kredon, kaj konsekvence de tio li estis mortkondamnita kaj ekzekutita laŭ la tradicio la 26-an de oktobro de la jaro 306.

Oni konstruis du preĝejojn en la 5-a jarcento, laŭ ordono de la prefekto de Ilirio, je honoro de la sanktulo, unu en Sirmium kaj alia en Tesaloniko. Ĉirkaŭ 418, la relikvoj de Demetrio estis metitaj en la preĝejo de Tesaloniko. Lia festotago estas celebrata la 26-an de oktobro (se oni uzas la julianan kalendaron, tio egalas al la 8-a de novembro en la gregoria kalendaro).