Demokrata Eŭropa Forto (Francio)
Demokrata Eŭropa Forto (FED) (france "Force européenne démocrate") estas franca desktre centrisma partio lanĉita la 10-an de julio 2012 de Jean-Christophe Lagarde[1],[2],[3]. La partio celas partopreni en la dektre centrisma konfederacio UDI (Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj), kaj reprezenti en ĝi la socialajn demokratojn kaj la humanismajn liberaluloj[4].
Demokrata Eŭropa Forto (FED) | |
---|---|
Force européenne démocrate (FED) | |
(Partio) | |
Emblemo de Demokrata Eŭropa Forto (FED) | |
Lando | ![]() |
Estro | Jean-Christophe Lagarde (iniciatinto) |
Fondiĝo | La 10-an de julio 2012 |
Koloro(j) | nigra, violkolora |
Ideologio | centrismo kristana demokratio socialliberalismo eŭropa federismo humanismo progresismo |
Nacia Asembleo |
François Zocchetto (UDI-UC) 4 / 577 |
Senato |
Jean-Louis Borloo (UDI 4 / 348 |
Eŭropaj deputitoj |
Joseph Daul (PPE) 1 / 74 |
Regionaj konsilianoj |
15 / 1 880 |
Retejo | www.forceeuropeennedemocrate.fr |
La movado Demokrataj Junaj Fortoj (JFD)[5] estas la juna komponento de la partio. JFD estas parto de UDI Junuloj.
HistorioRedakti
Eksaj membroj de Nova Centro, el kiuj la plenuma prezidanto Jean-Christophe Lagarde, nekonsenta kun la rega strukturo, fondas kun pluraj elstaruloj en dekstra centro, post la prezidento baloto de 2012, la partion Demokrata Eŭropa Forto (FED). Tiu strukturo celas, laŭ ĝiaj kreintoj, helpi al la kuniĝo de diversaj centraj movadoj. La deputitoj elektitaj en junio 2012 sub standardo Unuiĝo de Radikaluloj, Centristoj, Sendependuloj kaj Demokratoj (URCID), kaj anoj de FED, sidas en la nacia Asembleo en la grupo "Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj" (UDI). En septembro 2012, FED partoprenis en la kreo de la strukturo de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) federanta dekstre centrismajn partiojn, el kiuj FED, Nova Centro, kaj Radikala Partio.
ElektitojRedakti
SenatanojRedakti
- Vincent Capo-Canellas, elektita en Seine-Saint-Denis
- Hervé Marseille, elektita en Hauts-de-Seine
- Michel Mercier, elektita en Rhône
- Yves Pozzo di Borgo, elektita en Parizo
DeputitojRedakti
- Jean-Christophe Lagarde, elektita en la 5-a distrikto de Seine-Saint-Denis
- François Rochebloine, elektita en la 3-a distrikto de Loire
- André Santini, elektita en la 10-a distrikto de Hauts-de-Seine
- François Sauvadet, elektita en la 4-a distrikto de Côte-d'Or
Eŭropaj deputitojRedakti
- Sophie Auconie, elektita en la balota distrikto Massif central-Centre (Francio).
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ La deputito Jean-Christophe Lagarde kreos novan centrisman partion, gazeto Le Monde, la 10-an de julio 2012. Kreo anoncita la 21-an de junio 2012 de la politika ĵurnalisto Laurent de Boissieu sur lia propra blogo
- ↑ Centro : nova partio kreita, gazeto Le Figaro, la 10-an de julio 2012.
- ↑ Kuniĝo de la centroj : kiam Lagarde provas trudi Borloo-n, semajna gazeto Le Point, la 11-an de julio 2012.
- ↑ Projekto de valorĉarto Arkivigite je 2012-08-02 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ TTT-ejo de Demokrataj Junaj Fortoj.
Vidu ankaŭRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- Listo de la deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Franca nacia Asembleo
- Parlamenta grupo
- 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Francaj deputitaj balotoj de 2012
- Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj
- Grupo "Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj" (franca nacia Asembleo)