Denskrona dakridio

Konifera specio el la familio de la podokarpacoj

La denskrona dakridio (Dacrydium nidulum) estas koniferospecio el la familio de la podokarpacoj. Ĝi estas indiĝena en Fiĝioj, Indonezio, kaj Papuo-Novgvineo. Ĝi vegetas en humidaj kreskejoj kiaj marĉaj areoj, riverbordoj kaj lagobordoj. Estas kanopea arbo en la malaltaĵa tropika pluvarbaro, kiu atingas alton de 26 metroj. Ĝi estas karakterizata de densa arbokrono [1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Denskrona dakridio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Podokarpacoj Podocarpaceae
Genro: Dakridio Dacrydium
Dacrydium nidulum
de Laub.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kvankam ĝi povas vegeti je altitudo de 10 metroj, la denskrona dakridio precipe troviĝas super 600 metroj. Ĝi povas konstitui vastajn arbarerojn.

Tiu orientalisa kaj pacifika specio estas trovebla en pluraj protektataj areoj. Kaŭze de habitatodetruo ĝi tamen estas konsiderata kiel endanĝerigata.

Referencoj redakti

  1. Steenis, C. G. G. J. van Steenis-Kruseman, M. J. van 1950 : Flora Malesiana, Kebun Raya Indonesia, Lembaga Ilmu Pengetahuan, Indonesia. X, p. 365

Bibliografio redakti

  • angle Farjon A. 2013 : Conifer Database (version Jul 2011). In: Species 2000 & ITIS Catalogue of Life, 11th March 2013 (Roskov Y., Kunze T., Paglinawan L., Orrell T., Nicolson D., Culham A., Bailly N., Kirk P., Bourgoin T., Baillargeon G., Hernandez F., De Wever A., eds). Digital resource at www.catalogueoflife.org/col/. Species 2000: Reading, UK.
  • angle de Laub. 1969. In: J. Arnold Arbor. 50: 292.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti